Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Malnova vi studenta glor' Esperanto 2003-09-21 Arg-89-44 | MR-407-3a 2003-11-20 10:19 Manfred nur tiun forigu
Eugen Höfling * O alte Burschenherrlichkeit Germana Arg-88-44 | MR-407-3 2003-10-21 00:14 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 14 Verda stelo Esperanto Arg-926-44 2008-10-05 22:35 Manfred nur tiun aldonu

Eugen Höfling,
Malnova vi studenta glor'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1 Malnova vi studenta glor’,
Vi gaja kaj libera!
Nun longe vi jam pasis for,
Vi temp’ de vivo vera!
Ĉirkaŭrigardas vane mi,
Ne vidas spuron mi de ĝi.
Ho, kara Dio mia!
Ho, tempŝanĝiĝo kia!1)
 
2 La ĉapon kovras polvo jam,
La vesto diseriĝis,
Ne brilas la batil-ornam’,
La klingo jam rustiĝis.
Ne sonas plu la trink-kantad’,
Ne plu rapir- kaj spron-sonad’!
Ho, kara Dio mia!
Ho, tempŝanĝiĝo kia!
 
3 Ho, kie estas ĉiuj la
ŝercemaj kuntrinkantoj?
Similaj estis ili ja
al reĝoj kaj regantoj! –
Retiris sin sen iluzi’
en filistrujon tiuj ĉi.
Ho, kara Dio mia!
Ho, tempŝanĝiĝo kia!
 
4 Jen skribas kiel oficist’
Raporton iu ulo,
Alia estas instruist’,
Alia gazetulo.
Predikas iu kun persist’,
kaj plia estas kuracist’.
Ho, kara Dio mia!
Ho, tempŝanĝiĝo kia!
 
5 Sed brava kun-studenta kor’
Neniam malvarmiĝas,
La amikec’ ne iĝas for,
ĝi re-efektiviĝas.
La ŝelo nur, ŝanĝiĝis ĝi,
Interne restis samaj ni.
Je l’ kerno ni teniĝas.
Je l’ kerno ni teniĝas.
 
6 La manojn nun ekprenu vi,
Por ke la amikeco
Sin renovigu inter ni,
La lig’ de l’ fideleco!
Tintigu nun la glasojn vi,
Ĉar vivas ja ankoraŭ ni
Kaj nia fideleco!
Kaj nia fideleco!
 
Traduko de la Germana poemo "O alte
Burschenherrlichkeit" de Eugen Höfling
(*1808 - †1880) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-09-21.

Verkita en 1825 de Eŭgen’ Hojfling’
(Eugen Höfling) en Marburgo, Germanio.
Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, (1938 - ....) en 2003-09-21
 
1) aŭ pli laŭvorte tradukite:Afer-ŝanĝiĝo
kia!