Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Eugen Höfling * O alte Burschenherrlichkeit Germana Arg-88-44 | MR-407-3 2003-10-21 00:14 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Malnova vi studenta glor' Esperanto 2003-09-21 Arg-89-44 | MR-407-3a 2003-11-20 10:19 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 14 Verda stelo Esperanto Arg-926-44 2008-10-05 22:35 Manfred nur tiun forigu

Eugen Höfling,
Verda stelo

 
tradukita de N. N. 14
 
1. En tiu ĉi solena hor'
eksonas nia kanto,
por ke ekflamo ĉiu kor'
por nia Esperanto!
La lingvo, kiu ligas nin
kaj kiu kunfratigas nin,
por alta sankta celo
de nia verda stelo!
 
2. Amikoj, alten tenu vi
la signon de l'espero
neniam forgesante pri
la amo kaj la vero!
Ekĵuru, ke vi ĝis la mort',
eĉ dum plej malfeliĉa sort',
laboros por la celo
de nia verda stelo!
 
3. Fidelaj estu al la ĵur',
neniam flankiĝante,
ĉar ni per unueco nur
ekvenkos batalante!
Batalo ne timigu nin,
kontraŭe, ĉi freŝigu nin
por alta sankta celo
de nia verda stelo!
 
4. Se kiam foje vin labor'
tro forte vin lacigos,
memoru, ke plezura hor'
vin certe revivigos!
Ni estu tial gajaj nun,
eĉ se briladas nek la sun',
nek luno sur ĉielo:
Ekbrilu verda stelo!
 
5. Sed ankaŭ ne forgesu ni
la ĉarmajn virinetojn,
ĉar ili al la harmoni'
donacas la rozetojn!
Vivegu ĉiu belulin'
akompananta gaje nin
sur vojo al la celo
de nia verda stelo!
 
6. Kaj fine nun el tuta kor'
dum flirtas la standardo,
dum tintas glasoj laŭ la mor'
elkriu ni kun ardo:
Ĝis eterniĝos nia rond',
ĝis ruiniĝos nia mond'
vivegu nia celo,
vivegu verda stelo!
 
Traduko de la Germana poemo "O alte
Burschenherrlichkeit" de Eugen Höfling
(*1808 - †1880) en Esperanton de
N. N. 14.

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
kanton el la kajero "Kelkaj ŝatataj
kantoj, eldonitaj de Kolding Esperanto
Klub". Mi ricevis fotokopion de tiu
kant-libreto de la dana samideano Lars
Kromann. Li trovis tiun kant-libreton en
la arkivo de la dana s-ano Gustav Kühlmann.
La verkinto kaj la dato ne estis indikita.
Estis notita nur, ke la kanto kanteblas
laŭ la germana studenta kanto "O alte
Burschenherrlichkeit".