Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 7, In stiller Nacht Germana Arg-842-428 2007-12-27 19:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Dektritilio, ĉapitro 7, En trankvila nokto Esperanto Arg-843-428 2007-12-27 19:04 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Dektritilio, ĉapitro 7, En trankvila nokto Esperanto Arg-844-428 2007-12-27 19:06 Manfred nur tiun forigu

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 7, En trankvila nokto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
sen traduk-variantoj
 
1 Sur la kort’ de Bodinktorp’ la
rikolt-festo malbruiĝis;
la hal-domo kaj la staloj
ennebule vualiĝis.
 
2 Vualiĝis la tempioj
de l’ dormantoj med-ebriaj,
kiuj sin ensonĝe turnis
laŭ la sonoj melodiaj.
 
3 Vualiĝis du okuloj
larmoplenaj de knabino,
fermiĝantaj nur malfrue
post preĝado, je l’ noktfino. -
 
4 Ĉirkaŭ l’ korto en mallumo
jen tri uloj kaŝe iris,
ĉu por fari fian krimon,
ĉu observi ĝin deziris?
 
5 Iu ĉe l’ arbaro vagis
tra eriko kaj genisto
- kiom koleregis tiu -
kiel en la nokt’ ŝtelisto.
 
6 Al fagŝelo sian vangon,
la ardantan, li alpremis,
ĉe deklivo teren glitis,
kiel vunda besto ĝemis.
 
7 Iu de la stoplokampo
glitis ombre en malhelo
ĝis la kort-baril’ kaj staloj,
kiel nokte la mustelo.
 
8 Kaj rapide suprengrimpis
li la trunkon de betulo,
enbranĉare de la vento
sin luligis tiu ulo. -
 
9 Iu tra la fraksenaro,
kiel nokte la ŝtelistoj,
iris al la loko, kie
kuŝis domoj de servistoj.
 
10 Li sin kaŭris ĉe la domo
de l’ sinjor’ en la silento;
tiam raslis io tie
kiel kano en la vento.
 
11 Poste, kvazaŭ tretus iu
jen sur plankon, knaris io;
poste ardo - kaj de l’ kato,
de l’ sovaĝa, raŭka krio.
 
12 En la hala konstruaĵo
batis io, bruis sono,
kvazaŭ sentus dom-spirito
la minacon de malbono.
 
13 Sin etendis kaj buliĝis
ruĝaj serpentaĉoj tie,
tra la fendoj, tra la juntoj
sin enigis konvulsie.
 
14 Jen sovaĝaj ruĝaj flamoj
hastis de la fundamento
supren ĝis la domo-gablo,
kaj jam brulis la tegmento!
 
15 Ĉirkaŭ vandoj kaj tegmentoj,
de la bazo de la halo,
supren ondis faldoriĉa
fajra vesto, fum-vualo.
 
16 Servistino de la grafo
el la domo elkuregis,
la pordegon de l’ garbejo
ambaŭmane ŝi bategis.
 
17 „Helpu! Savu Hildegundon!
Kuŝas svene, senkonscie
sur la plank’ la graf’, ŝi volas
lin ne lasi sola tie!“
 
18 Sed la akra kri’ ne vekis
la dormantojn en la domo;
Nur Ajgino alkuregis,
estis ŝi la sola homo,
 
19 kiu prenis la sitelon.
Sed subite staris tie
meze sur la kort’ Elmaro,
kvazaŭ venis de nenie.
 
20 Pretersaltis lin la Franko,
veston en la man’ tenanta,
de la fajr’ ekbruligitan,
kaj pri tiu lamentanta.
 
21 Saltis jam Elmar’, la falko
meze en la incendion,
je la kri’ de l’ servistino,
kaj eĉ ne timante ion.
 
22 Saltis li en la inferon
fuman kaj flamaran same
haste, kiel elkurinta
estis jena Frank’ elflame.
 
23 En la traboj kaj ĉevronoj
krako, muĝ’, obtuza bruo!
Helpu Di’ al la bravulo,
al la forlasita duo!
 
24 Fum’ kaj ardo lin ĉirkaŭis.
Helpas Di’ al kuraĝulo!
Portis li sur siaj brakoj
ilin suben tra la brulo
 
25 en la korton al tilio.
Hildegund’ lin dankis treme;
ankaŭ dankis lin la grafo,
sed kun digno, reteneme.
 
26 Kaj elkuris jen el sia
dom’ la servistar’ plorante.
Vokis la major’: „Ekfalas
la fronton’ balanciĝante!
 
27 Venu vi al la fojndomo
kun siteloj kaj eskalo,
por estingi tie flamojn;
ne saveblas plu la halo!
 
28 Emas vi al la festado,
nur ne al laboro via;
sed atendu iom, mi ĝin
notos en notlibro mia!
 
29 Altaj flamoj ĝisĉielaj!
Kia ega incendio!
Ĝin ekblovis la diablo
certe! Min pardonu Dio!“ -
 
30 Venis Gerd’, la ĉefservisto,
el garbej’ balanciĝante,
konfuzite, fiksokule
en la fajron rigardante.
 
31 Gerdo, vi mizera ulo,
la trinkemo vin blindigis,
kun la kap’ en plenigitan
sitelegon vin faligis!
 
32 Diris jen Ajgin’ plorride:
„Kara malsekulo mia,
vi erare iris al la
akvo en ebrio via!
 
33 Vi ne diru ´Kristo helpu!´;
ĉar vi estas ja kristano
nur baptita ĝiskolume;
estas vi duonpagano!
 
34 Por kaptado de angiloj
oni iru al rivero!
En barel’ ne estas iaj
fiŝoj, sed en la Emero!"1)
 
35 Diris la malseka Gerdo:
„Se mi kaptus vin, serpenton
glatan havus mi, sed mi ne
sentas iun tian senton.“ -
 
36 Izenhardo, la majoro,
for la ebriulon ŝiris,
kaj insulte, akravoĉe
al gapantoj ion diris.
 
37 Rab’, la maljunul’, por helpi
kun servisto sia venis,
kaj Dodiko kun Titmaro;
ĉiu tuj sitelon prenis.
 
38 Verinhard’ barelon portis,
plenigitan ĝis la rando;
diris li: „Mi vidos supre,
vi atentu pri la vando!“ -
 
39 Jam rompiĝis la haldomo,
de la fajro detruita;
lumis la arbaro ruĝe,
de la brulo lumigita. -
 
40 Sed la graf’ kun la filino
ĉe l’ tili’ ankoraŭ sidis,
nur flustrante kelkaj vortojn
en la flamojn daŭre vidis.
 
41 „Nobla graf’, vin trafis dura
sorto“, diris jen Elmaro,
„venu! Malfermita estas
la dompordo de l’ najbaro.!
 
42 Sed la maljunul’ respondis:
„Dankon pro bonvolo via!
Sed instalos mi kabanon
ja sur propra grundo mia.“
 
43 Vokis Gero: „Brava faro
estas, aglon elnestigi,
por lin poste en la propra
domo noble enkaĝigi!
 
44 Vi jam estas ekkonita!
Mi akuzas vin, fiulo!
Aŭdu, viroj, pro venĝado
li fariĝis bruligulo!“
 
45 Jen Ajgin’: „Vi mensogulo!
Kalumnii vi ja vere
nur aŭdacas!“ Verinhard’ nur
alrigardis lin kolere.
 
46 Diris Rab’: „Vi devos ne per
vortoj antaŭ tribunalo
pruvi tion, sed per glavo
en vir-kontraŭ-vir-batalo!“
 
47 Kolerege alrigardis
nun Elmaro Geron, rekte
antaŭ tiu sin starigis -
sin deturnis malrespekte.
 
48 Kun respekto li sin klinis
antaŭ l’ graf’ kaj la filino,
lace iris for; ne estis
respondita lia klino.
 
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden,
Kapitel 7, In stiller Nacht " de Friedrich
Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero,
*1813-12-25 - †1894-04.05) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
 
1) La Emero, germane: Emmer, estas rivero,
kiu trafluas la distrikton de la Neto, en
kiu rolas tiu ĉi rakontaĵo.