Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ĉe la Vezero Esperanto 1989-06-20 Arg-836-424 | MR-228-1 2012-11-01 16:19 Manfred nur tiun forigu
H. W. Funk Ĉe la Weser Esperanto Arg-1387-424 2012-12-13 11:33 Manfred nur tiun aldonu
Franz Freiherr von Dingelstedt * An der Weser Germana Arg-835-424 2012-11-01 15:24 Manfred nur tiun aldonu

Franz Freiherr von Dingelstedt,
Ĉe la Vezero

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Kun mia liuto tie ĉi
Multfoje surmonte mi sidis,
Min mem kaj la mondon forgesis mi,
Dum tiun ĉi valon mi vidis.1)
 
Kaj plena estis de hela bril’
Kaj gaja sonor’ la aero,
Bruadis malsupre la akvobaril’,
Briletis la ond’ de l’ Vezero.
 
Flustradis kvazaŭ defore tra l’
Arbaro de l’ am melodioj,2)
Kaj el la aperta grundo de l’ val’
Salutis min sonĝaj vizioj.
 
Kaj plena estis da hela bril’
Kaj gaja sonor’ la aero,
Bruadis malsupre la akvobaril’,
Briletis la ond’ de l’ rivero.
 
Denove mi sidas nun tie ĉi,
La kantojn malnovajn mi penas
Reaŭdi, sed vane aŭskultas mi,
La sonĝoj jam ne plu revenas.3)
 
La dolĉaj bildoj forestas jam
Sub morna ĉielo premata!
Adiaŭ, adiaŭ, vi sonĝoj de l’ am’!
Adiaŭ, vi tempo beata!
 
Traduko de la Germana poemo "An der Weser"
de Franz Freiherr von Dingelstedt (*1814-06.30
- †1881-05-15) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1989-06-20.

La teksto troveblas ankaŭ sub
http://www.volksliederarchiv.de/text2521.html.
Vídu ankaŭ:
http://www.axelschaefermdb.de/files/4/1884-das_weserlied.pdf.
 
1) aŭ:\\Kun mia liuto tie ĉi\\Multfoje mi
estas sidinta,\\Envalen vidante estas
mi\\La mondon kaj min forgesinta.\\
2) aŭ:Arbaro amkant-melodioj,\\
3) aŭ: La sonĝoj ne plu revenas.