Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Dingelstedt, Franz Freiherr von * An der Weser Germana Arg-835-424 2012-11-01 15:24 Manfred nur tiun aldonu
Funk, H. W. Ĉe la Weser Esperanto Arg-1387-424 2012-12-13 11:33 Manfred nur tiun forigu
Ratislavo, Manfredo Ĉe la Vezero Esperanto 1989-06-20 Arg-836-424 | MR-228-1 2012-11-01 16:19 Manfred nur tiun forigu

Franz Freiherr von Dingelstedt,
Ĉe la Weser

 

Franz Freiherr von Dingelstedt,
Ĉe la Vezero

 
tradukita de H. W. Funk   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Jam ofte sidadis mi tie ĉi   Kun mia liuto tie ĉi
Kun mia liuto, kantante;   Multfoje surmonte mi sidis,
En valon profunden rigardis mi,   Min mem kaj la mondon forgesis mi,
Pri mond', pri mi mem forgesante.   Dum tiun ĉi valon mi vidis.1)
 
Kaj sonis muziko majeste en rond',   Kaj plena estis de hela bril’
Kaj super mi lumis lazuro;   Kaj gaja sonor’ la aero,
Malsupre arĝente brilegis la ond'   Bruadis malsupre la akvobaril’,
De l’ Weser kun brua murmuro. —   Briletis la ond’ de l’ Vezero.
 
Kaj kiel el buŝo de amatin'   Flustradis kvazaŭ defore tra l’
Tra l’arboj sonetis kantajoj;   Arbaro de l’ am melodioj,2)
El fundo de l’valo salutis min   Kaj el la aperta grundo de l’ val’
Plej belaj, plej ĉarmaj revaĵoj.   Salutis min sonĝaj vizioj.
 
Kaj sonis muziko majeste en rond',   Kaj plena estis da hela bril’
Kaj super mi lumis lazuro;   Kaj gaja sonor’ la aero,
Malsupre arĝente brilegis la ond'   Bruadis malsupre la akvobaril’,
De l’Weser kun brua murmuro. —   Briletis la ond’ de l’ rivero.
 
Denove mi sidas nun tie ĉi,   Denove mi sidas nun tie ĉi,
Sopiron en koro mi tenas;   La kantojn malnovajn mi penas
Aŭdiĝas ne plu la melodi',   Reaŭdi, sed vane aŭskultas mi,
La revoj neniam revenas.   La sonĝoj jam ne plu revenas.3)
 
La bildoj, la belaj, nun estas for, —   La dolĉaj bildoj forestas jam
Ĉielo sen luma ornamo…   Sub morna ĉielo premata!
Adiaŭ, beltempo, iama trezor',   Adiaŭ, adiaŭ, vi sonĝoj de l’ am’!
Adiaŭ, ho revoj de l’amo!   Adiaŭ, vi tempo beata!
 
  Traduko de la Germana poemo "An der Weser"
de Franz Freiherr von Dingelstedt (*1814-06.30
- †1881-05-15) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1989-06-20.

La teksto troveblas ankaŭ sub
http://www.volksliederarchiv.de/text2521.html.
Vídu ankaŭ:
http://www.axelschaefermdb.de/files/4/1884-das_weserlied.pdf.
Traduko de la Germana poemo "An der Weser"
de Franz Freiherr von Dingelstedt (*1814-06.30
- †1881-05-15) en Esperanton de H.
W. Funk.

Tiu ĉi poem-traduko estas trovebla en
http://kantaro.ikso.net/das_deutsche_lied_in_esperanto,
pli precize en http://kantaro.ikso.net/cxe_la_vezero.
Ĝi aperis unue en la kant-libro "Das
deutsche Lied in Esperanto", eldonita en
1921 de Friedrich Pillath.
   
 
    1) aŭ:\\Kun mia liuto tie ĉi\\Multfoje mi
estas sidinta,\\Envalen vidante estas
mi\\La mondon kaj min forgesinta.\\
    2) aŭ:Arbaro amkant-melodioj,\\
    3) aŭ: La sonĝoj ne plu revenas.