Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Franz Freiherr von Dingelstedt * An der Weser Germana Arg-835-424 2012-11-01 15:24 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ĉe la Vezero Esperanto 1989-06-20 Arg-836-424 | MR-228-1 2012-11-01 16:19 Manfred nur tiun forigu
H. W. Funk Ĉe la Weser Esperanto Arg-1387-424 2012-12-13 11:33 Manfred nur tiun forigu

Franz Freiherr von Dingelstedt,
Ĉe la Vezero

 

Franz Freiherr von Dingelstedt,
Ĉe la Weser

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de H. W. Funk
 
Kun mia liuto tie ĉi   Jam ofte sidadis mi tie ĉi
Multfoje surmonte mi sidis,   Kun mia liuto, kantante;
Min mem kaj la mondon forgesis mi,   En valon profunden rigardis mi,
Dum tiun ĉi valon mi vidis.1)   Pri mond', pri mi mem forgesante.
 
Kaj plena estis de hela bril’   Kaj sonis muziko majeste en rond',
Kaj gaja sonor’ la aero,   Kaj super mi lumis lazuro;
Bruadis malsupre la akvobaril’,   Malsupre arĝente brilegis la ond'
Briletis la ond’ de l’ Vezero.   De l’ Weser kun brua murmuro. —
 
Flustradis kvazaŭ defore tra l’   Kaj kiel el buŝo de amatin'
Arbaro de l’ am melodioj,2)   Tra l’arboj sonetis kantajoj;
Kaj el la aperta grundo de l’ val’   El fundo de l’valo salutis min
Salutis min sonĝaj vizioj.   Plej belaj, plej ĉarmaj revaĵoj.
 
Kaj plena estis da hela bril’   Kaj sonis muziko majeste en rond',
Kaj gaja sonor’ la aero,   Kaj super mi lumis lazuro;
Bruadis malsupre la akvobaril’,   Malsupre arĝente brilegis la ond'
Briletis la ond’ de l’ rivero.   De l’Weser kun brua murmuro. —
 
Denove mi sidas nun tie ĉi,   Denove mi sidas nun tie ĉi,
La kantojn malnovajn mi penas   Sopiron en koro mi tenas;
Reaŭdi, sed vane aŭskultas mi,   Aŭdiĝas ne plu la melodi',
La sonĝoj jam ne plu revenas.3)   La revoj neniam revenas.
 
La dolĉaj bildoj forestas jam   La bildoj, la belaj, nun estas for, —
Sub morna ĉielo premata!   Ĉielo sen luma ornamo…
Adiaŭ, adiaŭ, vi sonĝoj de l’ am’!   Adiaŭ, beltempo, iama trezor',
Adiaŭ, vi tempo beata!   Adiaŭ, ho revoj de l’amo!
 
Traduko de la Germana poemo "An der Weser"
de Franz Freiherr von Dingelstedt (*1814-06.30
- †1881-05-15) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1989-06-20.

La teksto troveblas ankaŭ sub
http://www.volksliederarchiv.de/text2521.html.
Vídu ankaŭ:
http://www.axelschaefermdb.de/files/4/1884-das_weserlied.pdf.
 
    Traduko de la Germana poemo "An der Weser"
de Franz Freiherr von Dingelstedt (*1814-06.30
- †1881-05-15) en Esperanton de H.
W. Funk.

Tiu ĉi poem-traduko estas trovebla en
http://kantaro.ikso.net/das_deutsche_lied_in_esperanto,
pli precize en http://kantaro.ikso.net/cxe_la_vezero.
Ĝi aperis unue en la kant-libro "Das
deutsche Lied in Esperanto", eldonita en
1921 de Friedrich Pillath.
 
1) aŭ:\\Kun mia liuto tie ĉi\\Multfoje mi
estas sidinta,\\Envalen vidante estas
mi\\La mondon kaj min forgesinta.\\
   
2) aŭ:Arbaro amkant-melodioj,\\    
3) aŭ: La sonĝoj ne plu revenas.