Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
nekonata verkisto * Das DRK-Lied Germana Arg-85-42 | MR-317-2a 2003-12-25 23:49 mgr nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La kanto de la Ruĝa Kruco Esperanto 1999-03 Arg-86-42 | MR-317-2a 2003-12-25 23:49 mgr nur tiun forigu

nekonata verkisto,
La kanto de la Ruĝa Kruco

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Hele brilas sude, norde la eblem‘
de l‘ helpem‘, de l‘ amo kaj de l‘kompatem‘.
Kruc‘ sur blanka fono, amsimbolo ci,
Ruĝa Kruc‘, fidela restos mi al vi!
 
Se la hom‘ suferas ie sur la ter‘,
pro milito kaj se estas en danĝer‘,
helpas nia brava helpantar‘ al li.
Ruĝa Kruc‘, fidela restos mi al vi!
 
Ĉu en la milito aŭ ĉu en la pac‘,
al helpado pretaj estas ni sen lac‘.
Kontraŭ la mizero staru kune ni!
Ruĝa Kruc‘, fidela restos mi al vi!
 
Homaj rajtoj regas, kie nia flag‘
flirtas; homojn savi, estas nobla ag‘.
Ĉiu far‘ de l‘ amo estas ĝoj‘ por ni.
Ruĝa Kruc‘, fidela restos mi al vi!
 
Ĉiu homo estu frato aŭ fratin‘!
Jen devizo nia, ĝi inspiras nin.
Ja egala estas raso aŭ naci‘!
Ruĝa Kruc‘, fidela restos mi al vi!
 
Tiu kanto sonas ĉie sur la Ter‘,
flirtas nia blanka flag‘ en la aer‘.
An‘ de l‘ helpantaro estu ankaŭ mi!
Ruĝa Kruc‘, fidela restos mi al vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Das DRK-Lied"
de nekonata verkisto en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1999-03.

La kanto estas kantata laŭ la melodio de
la germana kanto „Freiheit, die ich
meine“ („Libero, kiun mi celas“),
kiun verkis la germana poeto Maksimiliano
de Ŝenkendorfo (Max von Schenkendorff)
en la jaro 1813. – La melodion verkis
Karlo Groso (Karl Groos) en la jaro 1818.