Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Fariĝo kaj esto Esperanto 2007-05 Arg-824-416 | MR- 2007-05-20 22:19 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Neye * Werden und Sein Germana Arg-823-416 2007-05-20 22:08 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Neye,
Fariĝo kaj esto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Tiam, kiam ni naskiĝis,
estis de l’ sekuro fin’,
kiam ni ekmalvarmiĝis,
kio kriegigis nin.
 
Ni volonte ja memorus
pri la tago de l’ ekkri’,
se ĉi tiu no tro forus,
ne tro aĝaj estus ni.
 
Venas amikaro nia,
ankaŭ tuta parencar’,
ni invitas ĉiujn, tia
komenciĝas la viv-jar’.
 
Malpli laŭtaj poste iĝas
Niaj festoj, ankaŭ la
Amikaro pli saĝiĝas,
ili pliaĝiĝis ja.
 
Por konatoj niaj iĝas
Multaj aĵoj jam tabu’,
malrapide konsciiĝas
ni, ke l’ tempo fluas plu.
 
Restas sen dolor’ neniu,
sed validas la regul:
pliaĝiĝi volas ĉiu,
sed ne esti pliaĝul’.
 
Traduko de la Germana poemo "Werden und
Sein" de Heinrich Neye (*1913-02-27 -
†2002-07-18) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2007-05.

La origina germanalingva versio de tiu
ĉi poemo aperis en 2007-04-26, en la n-ro
17/2007 de la germana agronomia revuo
"Landwirtschaftliches Wochenblatt" (Postfach
4929, D-48028 Münster, Germanio, tel.
+49-(0)251-51012-24 aŭ +49-(0)251-51012-35,
ret-adreso: redaktion@wochenblatt.com,
retejo: www.wochenblatt.com ). La eldonejo
de la revuo kaj s-ino Erika Neye[Max-Zelde-Str.
2, D-22459 Hamburg, Tel. (040) 850 79 7],
la vidvino de la aŭtoro, donis al mi en
Aŭgusto 2005 la permeson de traduko kaj
publikigo de la poemoj de Heinrich Neye.]