Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Liliencron, Detlev von * Liebeslied Germana Arg-820-414 2007-05-10 10:09 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo Amkanto Esperanto 2005-05-08 Arg-821-414 | MR-458-1 2007-05-10 10:10 Manfred nur tiun forigu

Detlev von Liliencron,
Amkanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Forlasite mi ĉagrenas,
En soleco sidas mi.
Ĉiujn homojn abomenas
Mi, min mem ne plu komprenas;
Venu, dolĉulin’ al mi.
 
Verdaj branĉoj, ĉiu floro
Min klinigas ja al vi,
Ardas mi pro am-fervoro,
Brulas por vi mia koro,
Venu, dolĉulin’ al mi.
 
Estas daŭre mi pensanta
Nur pri vi, ho karulin’:
Ĉasta amo baraktanta 1)
Kontraŭ am-avid’ konstanta –
Dolĉulin’, kompatu min!
 
Traduko de la Germana poemo "Liebeslied"
de Detlev von Liliencron (*1844-06-03 -
†1909-07-22) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2005-05-08.

La germana-lingvan originalon de tiu ĉi
poemo mi, Manfred Retzlaff, trovis en la
retejo
www.creative-edesign.com/nordseeins
l_pellworm/pellworm_liliencron_vor_tagesanbruch.php
.
 
1) aŭ: Ĉasta amo luktadanta\\ aŭ: Ĉasta
am' en mi luktanta