Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christoph Klausener * Verstummt sind alle Vogellieder Germana Arg-80-41 2003-12-23 23:01 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Jörg Kindler Mutiĝis ĉiu bird' kantanta [-] Esperanto Arg-81-41 2003-12-23 23:00 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Mutiĝis ĉiuj birdokantoj Esperanto 2001-11-03 Arg-82-41 2003-12-24 01:07 Manfred nur tiun forigu

Christoph Klausener,
Mutiĝis ĉiu bird' kantanta

 

Christoph Klausener,
Mutiĝis ĉiuj birdokantoj

 
tradukita de Hans-Jörg Kindler   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Argiope-informo:   De l’ birdoj kantaj melodioj
La aspekto de tiu ĉi versio estas barita.   ne plu aŭdeblas nun ...
Supozeble la aŭtoro decidis tion.   Nudiĝas kverkoj kaj tilioj,
    malsupren falas la folioj
    en nokton de aŭtun’.
 
Traduko de la Germana poemo "Verstummt
sind alle Vogellieder" de Christoph
Klausener (Jean-Willibrord (Willy) Schmit,
*1917-12-30 - †1982-08-28) en
Esperanton de Hans-Jörg Kindler (Trixini).

 
  La fagoj de espero via
    jen staras sen foli’ ...
    Ne plu videblas stelo ia,
    kaj tra nebul’ melankolia
    trairi devas vi.
 
    Abioj de tristeco via
    nur jen rektigas sin ...
    En via brust’ kaŝendas ĉia
    memor’ somera idilia –
    en vi ardigu ĝin.
 
    Traduko de la Germana poemo "Verstummt
sind alle Vogellieder" de Christoph
Klausener (Jean-Willibrord (Willy) Schmit,
*1917-12-30 - †1982-08-28) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2001-11-03.

MR-369-3
Christoph Klausener, kies civila nomo
estis Jean-Willibrord Schmit - li uzis la
voknomon Willy - estis luksemburga lirikisto.
Li naskiĝis en 1917 en la Luksemburga
urbo Echternach kaj mortis en 1982 en
Weilerbach en Luksemburgio. Li studis en
la universitato de Freiburg en Svislando
kaj poste gvidis la familian entreprenon.
Parton de sia vivo li pasigis en la
Benediktena abatejo Sankta Maŭricio (St.
Maurice) en Clerf en Luksemburgio. Krome
li aktivis en la tuteŭropa (paneŭropa)
movado. Inter la jaroj 1939 kaj 1982 aperis
ses poem-volumoj de li. Pluaj indikoj pri
W. Schmit (Chr. Klausener) estas troveblaj
en la aŭtoro-bild-leksikono
"Lichtband-Autoren-Bildlexikon", eldonita
de P. Koryllis, Dülmen 1980. La rajtojn
pri liaj verkoj posedas lia filo Carlo
Schmit (4, rue Michel Lucius, L-1949-Howald).
Li donis la permeson por la publikigo de
la poemo en tiu ĉi datumbenko. Por pluaj
publikigoj pere de aliuloj necesas speciala
permeso de s-ro Carlo Schmit.