Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Die Sternseherin Germana Arg-805-408 2007-04-24 09:49 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La stelrigardantino Esperanto 1995-04 Arg-806-408 | 279-4 2007-04-24 10:09 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Die Sternseherin

 

Matthias Claudius,
La stelrigardantino

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ich sehe oft um Mitternacht,   Dum ĉiuj homoj tie ĉi
wenn ich mein Werk getan,   jam dormas post labor’,
und niemand mehr im Hause wacht,   la stelojn alrigardas mi
die Stern am Himmel an.   dum noktomeza hor’.
 
Sie gehn da, hin und her zerstreut,   Iradas ili dise jen
als Lämmer auf der Flur,   Samkiel ŝafidar’,
in Rudeln auch und aufgereiht   jen ankaŭ kiel perloj en
wie Perlen an der Schnur.   la vic’aŭ kiel ar’.1)
 
Und funkeln alle weit und breit   Brilegas tuta la ĉiel’,
und funkeln rein und schön;   majesta estas ĝi!
ich seh die große Herrlichkeit   Min ravas tiu pur’ kaj bel’,
und kann mich satt nicht sehn.   kaj ne satiĝas mi.
 
Dann saget unterm Sternenzelt   Ekzistas sub ĉielo ĉi
mein Herz mir in der Brust:   - ĝin sentas mia kor’ -
Es gibt was Bessres in der Welt   ja bona io multe pli
als all ihr Schmerz und Lust.   ol ĝojo kaj dolor’.
 
Ich werf mich auf mein Lager hin   Mi sur la liton ĵetas min
und liege lange wach   kaj ne ekdormas mi;
und suche es in meinem Sinn   en mia sens’ serĉante ĝin,
und sehne mich danach.   sopiras mi je ĝi.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).
  Traduko de la Germana poemo "Die Sternseherin"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1995-04.
 
    1) aŭ: la vico de stelar’.