Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Dumnokte Esperanto 2006-03 Arg-804-407 | MR-250-1 2007-04-24 11:38 Manfred nur tiun forigu
Hermann Claudius * Über Nacht Germana Arg-803-407 2007-05-04 15:16 Manfred nur tiun aldonu

Hermann Claudius,
Dumnokte

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Dumnokte falis prujno
kaj faris ĝi
preĝantoj arbustojn kaj arbojn,
jen ĉiujn ĉi.
 
En blankaj plumovestoj
preĝante sen
moviĝo kvazaŭ staras
nun ili jen.
 
Ne scias la arbaro1)
pri tio ĉi,
ĝi tiel ja beliĝis,
ĉu per magi’?
 
Ravite mi rigardas
Nun tion ĉi,
impresas, kvazaŭ estas
ĉiela ĝi.
 
Trankvile ĉe la vojo
mi haltas sen
moviĝo, revas kiel
la arboj jen.
 
Traduko de la Germana poemo "Über Nacht"
de Hermann Claudius (Hermano Klaŭdio,
*1878-10-19 - †1980-09-08) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2006-03 .
 
1) aŭ: Ne scias la naturo