Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Trinka kanto Esperanto 1907 Arg-790-399 2007-03-29 09:44 Manfred nur tiun forigu
N. N. 13 * Trinklied Germana 1821 Arg-788-399 2007-03-29 08:54 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 13,
Trinka kanto

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
1. Fratoj, al festeno bona Dio
Kunvenigis nin en kanta ĥor',
Ĉiun zorgon tuj per energio
Ni kuntrinkantuloj ĉasu for!
Kie ŝaŭmas vin',
Ĝoj' florigas nin
Kiel de l'printempo bela flor'.
 
2. Gaje ni traĝoju la junecon
Kun amikoj bonaj en kunven',
Ili donu al ni kontentecon,
Kaj la vino estu kora ben'!
Per vinbera fort'
Kontraŭ iu sort'
Ni jen armigitaj de deven'!
 
3. Ne trinketu nur el la pokalo,
Kiam plena estas la barel',
Kiu ĝuas vivon tute en tervalo,
Ne konscias pri vivada cel'!
Vigle trinku do!
Malplenigu, ho!
Plua pleno kuŝas jen en kel'!
 
4. Kun lumama sento la junulo
Bonkuraĝe venas tra vivad',
Kaj kun amikeco la kunulo
Li turnadas laŭ destina rad'.1)
Vi do fidu min:
Ĝis de l'mondo fin'
Estos mi fidela kamarad'!
 
5. Ne sen uz' pasigu la junecon.
El pokalo laŭ konata fam',
Vi elĉerpos veran la belecon:
Ĉe knabina brusto kora am'!
Kiam lasos nin
La junec' kaj vin',
Nin akceptu, Ĥaron, via pram'!
 
Traduko de la Germana poemo "Trinklied"
de N. N. 13 en Esperanton de Ludwig Emil
Meier (*1847-02-16 - †1919) en
1907.

La esperantigon de tiu ĉi kanto mi,
Manfred Retzlaff, trovis en la kant-libreto
"Esperantista kantaro", kolekto unua:
Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj,
Esperantigitaj de L. E. Meier, verkisto.
La kantlibro estas eldonita en 1907 de la
eldonejo Hans Theodor Hoffman, Berlin W
35, Steglitzer Straße 44.
 
1) pli bone eble:\\Sin turnadas laŭ destina
rad'.\\(La verbo "turni" ja estas transitiva
kaj bezonas objekton.)