Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 12 * Kein Feuer, keine Kohle Germana 1807 Arg-783-395 2007-03-28 10:57 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Nek fajro, nek la karb' Esperanto Arg-785-395 2007-03-28 10:52 Manfred nur tiun forigu

N. N. 12,
Nek fajro, nek la karb'

 
tradukita de Joachim Gießner
 
1. Nek fajro, nek la karb'
brulas per tia arda flam',
|:kiel amo sekreta,
enŝlosita kora am'. :|
 
2. Nek rozo, nek diant'
floras en tia belec',
|: kiel du geamantoj
kunstarantaj en solec'. :|
 
3. Ho mia tuta koro
ja estas spegul'.
|: Ĝi montras, ke mi vin amas,
ĉiam restos fidelul'. :|
 
Traduko de la Germana poemo "Kein Feuer,
keine Kohle" de N. N. 12 en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner.