Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Otto Bonte   tradukita de Guido Holz
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele   Steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas
ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.   Ravante homojn nin;   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'   Nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Ho, mondo la kvieta,   2. Silenta estas mondo
la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo   Kaj kiel ŝajnas eta   Kaj en krepuska rondo
sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.   Krepuska en kovril';   Hejmecas kun favor'!
Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso   Por ke vi en ĉambreto   Similas kalman ĉelon,
de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso   Samkiel infaneto   En kiu vi kverelon
dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.   Senzorge dormu en lulil'.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone   3. Rigardu nun la lunon,   3. Ĉu vi la lunon konas?
en brila ronda belo   Prezentas sin impone;   Vi vidas nur duonon,   Aspekto nur duonas,
duon-videbla nur.1)   ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen ronda ĝi.   Sed rondas ĝi en bel'.
Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas   Ni ofte ion ridas,   Do ankaŭ estas multo,
ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas   Ĉar ni ne klare vidas,   Loganta al insulto,
malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.   Ke ĉie regas harmoni'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj
........................   pekuloj nur, mizeraj;   ........................   Ja estas nur pekantaj,
........................   ne multon scias ni.   ........................   Malvasta nia sci';
........................   Ni teksas iluziojn   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,
........................   kaj serĉas multajn sciojn   ........................   Ni multe artifikas
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,
........................   la Savon, ne plu fidi   ........................   Pasem' ne veku ravon,
........................   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!
........................   Nin faru simpl-animaj,   ........................   Fariĝu malafektaj
........................   infane Dio-timaj   ........................   Ni kaj al vi respektaj,
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   Infane gaju nia kor'!
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni
........................   el mond' nin volu preni   ........................   El mondo nin forpreni
........................   per milda morto for.   ........................   Al fin' per milda mort'!
........................   Nin tiam al ĉielo   ........................   Kaj post forpren' fidele
........................   venigu, al la celo:   ........................   Hejmigu nin ĉiele,
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Kuŝiĝu do kun pio
kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   De bona Di' ŝirmataj   Vi en la nom' de Dio,
silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Kun tuta la homar'.   Jam fridas nokta vent'.
Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,   Kar-Dio ne nin punu,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace   Trankvilan dormon donu   Per dolĉa dorm' nin benu,
dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.   Kaj al malsana la najbar'!   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.