Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Otto Bonte
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,
steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele   Steletoj ekheliĝis,
ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.   Ravante homojn nin;
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo
nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'   Nebulo pala levas sin.
 
2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Ho, mondo la kvieta,
la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo   Kaj kiel ŝajnas eta
sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.   Krepuska en kovril';
Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso   Por ke vi en ĉambreto
de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso   Samkiel infaneto
dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone   3. Rigardu nun la lunon,
en brila ronda belo   Prezentas sin impone;   Vi vidas nur duonon,
duon-videbla nur.1)   ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen ronda ĝi.
Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas   Ni ofte ion ridas,
ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas   Ĉar ni ne klare vidas,
malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................
........................   pekuloj nur, mizeraj;   ........................
........................   ne multon scias ni.   ........................
........................   Ni teksas iluziojn   ........................
........................   kaj serĉas multajn sciojn   ........................
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................
........................   la Savon, ne plu fidi   ........................
........................   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................
........................   Nin faru simpl-animaj,   ........................
........................   infane Dio-timaj   ........................
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................
........................   el mond' nin volu preni   ........................
........................   per milda morto for.   ........................
........................   Nin tiam al ĉielo   ........................
........................   venigu, al la celo:   ........................
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   De bona Di' ŝirmataj
silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Kun tuta la homar'.
Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,   Kar-Dio ne nin punu,
sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace   Trankvilan dormon donu
dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.