Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Manfred Retzlaff    
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun leviĝis,   1. Der Mond ist aufgegangen,
steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele   La steloj eklumiĝis,   Die goldnen Sternlein prangen
ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.   Subiĝis jam la sun’.   Am Himmel hell und klar;
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Der Wald steht schwarz und schweiget,
kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo   Und aus den Wiesen steiget
nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'   Nebulo blanka kuŝas nun.   Der weisse Nebel wunderbar.
 
2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo   2. La mondo ŝajnas kiel   Wie ist die Welt so stille
la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo   Hejmeca ĉambro, tiel   Und in der Dämmrung Hülle
sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.   Trankvila estas ĝi.   So traulich und so hold!
Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso   Dormante ĉiun penon,   Als eine stille Kammer,
de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso   Aflikton kaj ĉagrenon   Wo ihr des Tages Jammer
dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.2)   Verschlafen und vergessen sollt.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -
en brila ronda belo   Prezentas sin impone;   Tre eta fora stelo,   Er ist nur halb zu sehen
duon-videbla nur.1)   ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen egas ĝi!   Und ist doch rund und schön!
Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas   Ja estas ofte aĵo   So sind wohl manche Sachen,
ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas   Por ni nur ridindaĵo;   Die wir getrost belachen,
malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj   4.) Ni homaj fieruloj,   3. Wir stolze Menschenkinder
........................   pekuloj nur, mizeraj;   Mizeraj ni pekuloj,   Sind eitel arme Sünder
........................   ne multon scias ni.   Malmulton scias ni!   Und wissen gar nicht viel;
........................   Ni teksas iluziojn   Ni faras multajn aĵojn   Wir spinnen Luftgespinste
........................   kaj serĉas multajn sciojn   Kaj artajn elpensaĵojn,   Und suchen viele Künste
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.   Und kommen weiter von dem Ziel.
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi   5.) La Dian savon vidu   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,
........................   la Savon, ne plu fidi   Ni nur kaj ni ne fidu   Auf nichts Vergänglichs trauen,
........................   vantaĵojn de l' pasem'!   je vanta iluzi’!   Nicht Eitelkeit uns freun!
........................   Nin faru simpl-animaj,   Ni malfieraj iĝu,   Laß uns einfältig werden
........................   infane Dio-timaj   Ni ĝoju kaj piiĝu,   Und vor dir hier auf Erden
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infan-egalaj estu ni!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6.) Finfine vi nin prenu   5. Wollst endlich sonder Grämen
........................   el mond' nin volu preni   El tiu mond’, ĉagrenu   Aus dieser Welt uns nehmen
........................   per milda morto for.   Ni ne pro tio ĉi!   Durch einen sanften Tod!
........................   Nin tiam al ĉielo   Kaj kiam vi nin prenos,   Und, wenn du uns genommen,
........................   venigu, al la celo:   Ho faru, ke ni venos   Laß uns in Himmel kommen,
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   En vian regnon, kara Di’!   Du unser Herr und unser Gott!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   6. So legt euch denn, ihr Brüder,
kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   Trankvile endormiĝu!   In Gottes Namen nieder;
silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;   Kalt ist der Abendhauch.
Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,   Vin gardos nia Dio.   Verschon uns, Gott! mit Strafen,
sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace   Li regas super ĉio.   Und laß uns ruhig schlafen!
dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Und unsern kranken Nachbar auch!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.
      2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!