Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas
ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo
la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo
sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!
Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,
de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon
dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?
en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,
duon-videbla nur.1)   Sed rondas ĝi en bel'.
Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,
ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,
malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj
........................   Ja estas nur pekantaj,
........................   Malvasta nia sci';
........................   Ĥimerojn ni eltrikas,
........................   Ni multe artifikas
........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,
........................   Pasem' ne veku ravon,
........................   Ne ĝoju ni pro glor'!
........................   Fariĝu malafektaj
........................   Ni kaj al vi respektaj,
........................   Infane gaju nia kor'!
 
6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni
........................   El mondo nin forpreni
........................   Al fin' per milda mort'!
........................   Kaj post forpren' fidele
........................   Hejmigu nin ĉiele,
........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio
kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,
silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.
Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,
dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.