Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun leviĝis,
steletoj ekheliĝis,   La steloj eklumiĝis,
ravante homojn nin.   Subiĝis jam la sun’.
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo
nebulo pala levas sin.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Neniu vento blovas,   2. La mondo ŝajnas kiel
la mond' ne plu sin movas   Hejmeca ĉambro, tiel
sub paca, klara lun'.   Trankvila estas ĝi.
Nun petu noktan benon,   Dormante ĉiun penon,
de l'tago la ĉagrenon   Aflikton kaj ĉagrenon
dormantaj vi forgesu nun.   Dum nokta hor’ forgesu vi.2)
 
3. Jen luno sur ĉielo   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
en brila ronda belo   Tre eta fora stelo,
duon-videbla nur.1)   Sed tamen egas ĝi!
Ĉar multon ni ne vidas,   Ja estas ofte aĵo
ni ofte ĝin priridas,   Por ni nur ridindaĵo;
malsaĝe juĝas kun plezur'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. .....................   4.) Ni homaj fieruloj,
........................   Mizeraj ni pekuloj,
........................   Malmulton scias ni!
........................   Ni faras multajn aĵojn
........................   Kaj artajn elpensaĵojn,
........................   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. .....................   5.) La Dian savon vidu
........................   Ni nur kaj ni ne fidu
........................   je vanta iluzi’!
........................   Ni malfieraj iĝu,
........................   Ni ĝoju kaj piiĝu,
........................   Infan-egalaj estu ni!
 
6. .....................   6.) Finfine vi nin prenu
........................   El tiu mond’, ĉagrenu
........................   Ni ne pro tio ĉi!
........................   Kaj kiam vi nin prenos,
........................   Ho faru, ke ni venos
........................   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
kuŝigu vin sen plago,   Trankvile endormiĝu!
silentas la anim'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Ne punu nian faron,   Vin gardos nia Dio.
sed nin kaj la najbaron   Li regas super ĉio.
dormigu, Dio, nun sem tim'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.
  2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!