Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner
 
1. La luno jam leviĝis,
steletoj ekheliĝis,
ravante homojn nin.
Silentas la arbaro
kaj super la kamparo
nebulo pala levas sin.
 
2. Neniu vento blovas,
la mond' ne plu sin movas
sub paca, klara lun'.
Nun petu noktan benon,
de l'tago la ĉagrenon
dormantaj vi forgesu nun.
 
3. Jen luno sur ĉielo
en brila ronda belo
duon-videbla nur.1)
Ĉar multon ni ne vidas,
ni ofte ĝin priridas,
malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. .....................
........................
........................
........................
........................
........................
 
5. .....................
........................
........................
........................
........................
........................
 
6. .....................
........................
........................
........................
........................
........................
 
7. Ĉe l'fino de la tago
kuŝigu vin sen plago,
silentas la anim'.
Ne punu nian faron,
sed nin kaj la najbaron
dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.