Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun leviĝis,
orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,   La steloj eklumiĝis,
la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.   Subiĝis jam la sun’.
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,   2. La mondo ŝajnas kiel
sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas   Hejmeca ĉambro, tiel
trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.   Trankvila estas ĝi.
Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,   Dormante ĉiun penon,
fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon   Aflikton kaj ĉagrenon
la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.   Dum nokta hor’ forgesu vi.2)
 
3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Prezentas sin impone;   en brila ronda belo   Tre eta fora stelo,
ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.1)   Sed tamen egas ĝi!
Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,   Ja estas ofte aĵo
aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,   Por ni nur ridindaĵo;
nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   4.) Ni homaj fieruloj,
pekuloj nur, mizeraj;   ........................   Mizeraj ni pekuloj,
ne multon scias ni.   ........................   Malmulton scias ni!
Ni teksas iluziojn   ........................   Ni faras multajn aĵojn
kaj serĉas multajn sciojn   ........................   Kaj artajn elpensaĵojn,
kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   5.) La Dian savon vidu
la Savon, ne plu fidi   ........................   Ni nur kaj ni ne fidu
vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   je vanta iluzi’!
Nin faru simpl-animaj,   ........................   Ni malfieraj iĝu,
infane Dio-timaj   ........................   Ni ĝoju kaj piiĝu,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   Infan-egalaj estu ni!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   6.) Finfine vi nin prenu
el mond' nin volu preni   ........................   El tiu mond’, ĉagrenu
per milda morto for.   ........................   Ni ne pro tio ĉi!
Nin tiam al ĉielo   ........................   Kaj kiam vi nin prenos,
venigu, al la celo:   ........................   Ho faru, ke ni venos
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,   Trankvile endormiĝu!
dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,   Vin gardos nia Dio.
por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron   Li regas super ĉio.
ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
    1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.
  2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!