Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Otto Bonte   tradukita de Joachim Gießner
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,
orpompas surĉiele   Steletoj ekheliĝis,   steletoj ekheliĝis,
la steloj al l'okul'.   Ravante homojn nin;   ravante homojn nin.
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   Nebulo pala levas sin.   nebulo pala levas sin.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Ho, mondo la kvieta,   2. Neniu vento blovas,
sub la krepusk-vualo   Kaj kiel ŝajnas eta   la mond' ne plu sin movas
trankvile kvazaŭ lag'.   Krepuska en kovril';   sub paca, klara lun'.
Por vi jen la permeso   Por ke vi en ĉambreto   Nun petu noktan benon,
fordormi en forgeso   Samkiel infaneto   de l'tago la ĉagrenon
la malbonaĵojn de la tag'.   Senzorge dormu en lulil'.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3. La luno nur duone   3. Rigardu nun la lunon,   3. Jen luno sur ĉielo
Prezentas sin impone;   Vi vidas nur duonon,   en brila ronda belo
ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen ronda ĝi.   duon-videbla nur.1)
Facile ni priridas   Ni ofte ion ridas,   Ĉar multon ni ne vidas,
aferon, se ni vidas   Ĉar ni ne klare vidas,   ni ofte ĝin priridas,
nur parton de la plena ver'.   Ke ĉie regas harmoni'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   4. .....................
pekuloj nur, mizeraj;   ........................   ........................
ne multon scias ni.   ........................   ........................
Ni teksas iluziojn   ........................   ........................
kaj serĉas multajn sciojn   ........................   ........................
kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   ........................
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   5. .....................
la Savon, ne plu fidi   ........................   ........................
vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   ........................
Nin faru simpl-animaj,   ........................   ........................
infane Dio-timaj   ........................   ........................
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   ........................
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   6. .....................
el mond' nin volu preni   ........................   ........................
per milda morto for.   ........................   ........................
Nin tiam al ĉielo   ........................   ........................
venigu, al la celo:   ........................   ........................
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   ........................
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Ĉe l'fino de la tago
Vin nokta vent' ne tuŝu,   De bona Di' ŝirmataj   kuŝigu vin sen plago,
dum ŝirmas anĝelar'.   Kun tuta la homar'.   silentas la anim'.
Indulgu, Di', nin grace,   Kar-Dio ne nin punu,   Ne punu nian faron,
por ke nun dormu pace   Trankvilan dormon donu   sed nin kaj la najbaron
ni kaj malsana la najbar'.   Kaj al malsana la najbar'!   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
        1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.