Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Otto Bonte   tradukita de Guido Holz
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
orpompas surĉiele   Steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas
la steloj al l'okul'.   Ravante homojn nin;   En la ĉiela klar';
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
mirinde blanka la nebul'   Nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Ho, mondo la kvieta,   2. Silenta estas mondo
sub la krepusk-vualo   Kaj kiel ŝajnas eta   Kaj en krepuska rondo
trankvile kvazaŭ lag'.   Krepuska en kovril';   Hejmecas kun favor'!
Por vi jen la permeso   Por ke vi en ĉambreto   Similas kalman ĉelon,
fordormi en forgeso   Samkiel infaneto   En kiu vi kverelon
la malbonaĵojn de la tag'.   Senzorge dormu en lulil'.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. La luno nur duone   3. Rigardu nun la lunon,   3. Ĉu vi la lunon konas?
Prezentas sin impone;   Vi vidas nur duonon,   Aspekto nur duonas,
ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen ronda ĝi.   Sed rondas ĝi en bel'.
Facile ni priridas   Ni ofte ion ridas,   Do ankaŭ estas multo,
aferon, se ni vidas   Ĉar ni ne klare vidas,   Loganta al insulto,
nur parton de la plena ver'.   Ke ĉie regas harmoni'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj
pekuloj nur, mizeraj;   ........................   Ja estas nur pekantaj,
ne multon scias ni.   ........................   Malvasta nia sci';
Ni teksas iluziojn   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,
kaj serĉas multajn sciojn   ........................   Ni multe artifikas
kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,
la Savon, ne plu fidi   ........................   Pasem' ne veku ravon,
vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!
Nin faru simpl-animaj,   ........................   Fariĝu malafektaj
infane Dio-timaj   ........................   Ni kaj al vi respektaj,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   Infane gaju nia kor'!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni
el mond' nin volu preni   ........................   El mondo nin forpreni
per milda morto for.   ........................   Al fin' per milda mort'!
Nin tiam al ĉielo   ........................   Kaj post forpren' fidele
venigu, al la celo:   ........................   Hejmigu nin ĉiele,
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Kuŝiĝu do kun pio
Vin nokta vent' ne tuŝu,   De bona Di' ŝirmataj   Vi en la nom' de Dio,
dum ŝirmas anĝelar'.   Kun tuta la homar'.   Jam fridas nokta vent'.
Indulgu, Di', nin grace,   Kar-Dio ne nin punu,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
por ke nun dormu pace   Trankvilan dormon donu   Per dolĉa dorm' nin benu,
ni kaj malsana la najbar'.   Kaj al malsana la najbar'!   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.