Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Otto Bonte
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,
orpompas surĉiele   Steletoj ekheliĝis,
la steloj al l'okul'.   Ravante homojn nin;
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   Nebulo pala levas sin.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Ho, mondo la kvieta,
sub la krepusk-vualo   Kaj kiel ŝajnas eta
trankvile kvazaŭ lag'.   Krepuska en kovril';
Por vi jen la permeso   Por ke vi en ĉambreto
fordormi en forgeso   Samkiel infaneto
la malbonaĵojn de la tag'.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3. La luno nur duone   3. Rigardu nun la lunon,
Prezentas sin impone;   Vi vidas nur duonon,
ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen ronda ĝi.
Facile ni priridas   Ni ofte ion ridas,
aferon, se ni vidas   Ĉar ni ne klare vidas,
nur parton de la plena ver'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. .....................
pekuloj nur, mizeraj;   ........................
ne multon scias ni.   ........................
Ni teksas iluziojn   ........................
kaj serĉas multajn sciojn   ........................
kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................
la Savon, ne plu fidi   ........................
vantaĵojn de l' pasem'!   ........................
Nin faru simpl-animaj,   ........................
infane Dio-timaj   ........................
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................
el mond' nin volu preni   ........................
per milda morto for.   ........................
Nin tiam al ĉielo   ........................
venigu, al la celo:   ........................
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Vin nokta vent' ne tuŝu,   De bona Di' ŝirmataj
dum ŝirmas anĝelar'.   Kun tuta la homar'.
Indulgu, Di', nin grace,   Kar-Dio ne nin punu,
por ke nun dormu pace   Trankvilan dormon donu
ni kaj malsana la najbar'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.