Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Guido Holz   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno nun leviĝis,
orpompas surĉiele   Steletoj oraj belas   La steloj eklumiĝis,
la steloj al l'okul'.   En la ĉiela klar';   Subiĝis jam la sun’.
Arbaro mute revas;   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   Mirige sin nebula mar'.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Silenta estas mondo   2. La mondo ŝajnas kiel
sub la krepusk-vualo   Kaj en krepuska rondo   Hejmeca ĉambro, tiel
trankvile kvazaŭ lag'.   Hejmecas kun favor'!   Trankvila estas ĝi.
Por vi jen la permeso   Similas kalman ĉelon,   Dormante ĉiun penon,
fordormi en forgeso   En kiu vi kverelon   Aflikton kaj ĉagrenon
la malbonaĵojn de la tag'.   De l'tago dorme pelu for.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
3. La luno nur duone   3. Ĉu vi la lunon konas?   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Prezentas sin impone;   Aspekto nur duonas,   Tre eta fora stelo,
ĝi tamen estas sfer':   Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen egas ĝi!
Facile ni priridas   Do ankaŭ estas multo,   Ja estas ofte aĵo
aferon, se ni vidas   Loganta al insulto,   Por ni nur ridindaĵo;
nur parton de la plena ver'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. Ni homoj tiel vantaj   4.) Ni homaj fieruloj,
pekuloj nur, mizeraj;   Ja estas nur pekantaj,   Mizeraj ni pekuloj,
ne multon scias ni.   Malvasta nia sci';   Malmulton scias ni!
Ni teksas iluziojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni faras multajn aĵojn
kaj serĉas multajn sciojn   Ni multe artifikas   Kaj artajn elpensaĵojn,
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. Vidigu, Dio, savon,   5.) La Dian savon vidu
la Savon, ne plu fidi   Pasem' ne veku ravon,   Ni nur kaj ni ne fidu
vantaĵojn de l' pasem'!   Ne ĝoju ni pro glor'!   je vanta iluzi’!
Nin faru simpl-animaj,   Fariĝu malafektaj   Ni malfieraj iĝu,
infane Dio-timaj   Ni kaj al vi respektaj,   Ni ĝoju kaj piiĝu,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infane gaju nia kor'!   Infan-egalaj estu ni!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6.) Finfine vi nin prenu
el mond' nin volu preni   El mondo nin forpreni   El tiu mond’, ĉagrenu
per milda morto for.   Al fin' per milda mort'!   Ni ne pro tio ĉi!
Nin tiam al ĉielo   Kaj post forpren' fidele   Kaj kiam vi nin prenos,
venigu, al la celo:   Hejmigu nin ĉiele,   Ho faru, ke ni venos
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Kuŝiĝu do kun pio   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
Vin nokta vent' ne tuŝu,   Vi en la nom' de Dio,   Trankvile endormiĝu!
dum ŝirmas anĝelar'.   Jam fridas nokta vent'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Indulgu, Di', nin grace,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Vin gardos nia Dio.
por ke nun dormu pace   Per dolĉa dorm' nin benu,   Li regas super ĉio.
ni kaj malsana la najbar'.   Najbaron ankaŭ en turment'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
        1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!