Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Joachim Gießner
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,
orpompas surĉiele   La steloj eklumiĝis,   steletoj ekheliĝis,
la steloj al l'okul'.   Subiĝis jam la sun’.   ravante homojn nin.
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   Nebulo blanka kuŝas nun.   nebulo pala levas sin.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. La mondo ŝajnas kiel   2. Neniu vento blovas,
sub la krepusk-vualo   Hejmeca ĉambro, tiel   la mond' ne plu sin movas
trankvile kvazaŭ lag'.   Trankvila estas ĝi.   sub paca, klara lun'.
Por vi jen la permeso   Dormante ĉiun penon,   Nun petu noktan benon,
fordormi en forgeso   Aflikton kaj ĉagrenon   de l'tago la ĉagrenon
la malbonaĵojn de la tag'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   dormantaj vi forgesu nun.
 
3. La luno nur duone   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Jen luno sur ĉielo
Prezentas sin impone;   Tre eta fora stelo,   en brila ronda belo
ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen egas ĝi!   duon-videbla nur.2)
Facile ni priridas   Ja estas ofte aĵo   Ĉar multon ni ne vidas,
aferon, se ni vidas   Por ni nur ridindaĵo;   ni ofte ĝin priridas,
nur parton de la plena ver'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4.) Ni homaj fieruloj,   4. .....................
pekuloj nur, mizeraj;   Mizeraj ni pekuloj,   ........................
ne multon scias ni.   Malmulton scias ni!   ........................
Ni teksas iluziojn   Ni faras multajn aĵojn   ........................
kaj serĉas multajn sciojn   Kaj artajn elpensaĵojn,   ........................
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.   ........................
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5.) La Dian savon vidu   5. .....................
la Savon, ne plu fidi   Ni nur kaj ni ne fidu   ........................
vantaĵojn de l' pasem'!   je vanta iluzi’!   ........................
Nin faru simpl-animaj,   Ni malfieraj iĝu,   ........................
infane Dio-timaj   Ni ĝoju kaj piiĝu,   ........................
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infan-egalaj estu ni!   ........................
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6.) Finfine vi nin prenu   6. .....................
el mond' nin volu preni   El tiu mond’, ĉagrenu   ........................
per milda morto for.   Ni ne pro tio ĉi!   ........................
Nin tiam al ĉielo   Kaj kiam vi nin prenos,   ........................
venigu, al la celo:   Ho faru, ke ni venos   ........................
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   En vian regnon, kara Di’!   ........................
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Ĉe l'fino de la tago
Vin nokta vent' ne tuŝu,   Trankvile endormiĝu!   kuŝigu vin sen plago,
dum ŝirmas anĝelar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;   silentas la anim'.
Indulgu, Di', nin grace,   Vin gardos nia Dio.   Ne punu nian faron,
por ke nun dormu pace   Li regas super ĉio.   sed nin kaj la najbaron
ni kaj malsana la najbar'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
  2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.