Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Guido Holz
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
orpompas surĉiele   La steloj eklumiĝis,   Steletoj oraj belas
la steloj al l'okul'.   Subiĝis jam la sun’.   En la ĉiela klar';
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
mirinde blanka la nebul'   Nebulo blanka kuŝas nun.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. La mondo ŝajnas kiel   2. Silenta estas mondo
sub la krepusk-vualo   Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj en krepuska rondo
trankvile kvazaŭ lag'.   Trankvila estas ĝi.   Hejmecas kun favor'!
Por vi jen la permeso   Dormante ĉiun penon,   Similas kalman ĉelon,
fordormi en forgeso   Aflikton kaj ĉagrenon   En kiu vi kverelon
la malbonaĵojn de la tag'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   De l'tago dorme pelu for.
 
3. La luno nur duone   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?
Prezentas sin impone;   Tre eta fora stelo,   Aspekto nur duonas,
ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen egas ĝi!   Sed rondas ĝi en bel'.
Facile ni priridas   Ja estas ofte aĵo   Do ankaŭ estas multo,
aferon, se ni vidas   Por ni nur ridindaĵo;   Loganta al insulto,
nur parton de la plena ver'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4.) Ni homaj fieruloj,   4. Ni homoj tiel vantaj
pekuloj nur, mizeraj;   Mizeraj ni pekuloj,   Ja estas nur pekantaj,
ne multon scias ni.   Malmulton scias ni!   Malvasta nia sci';
Ni teksas iluziojn   Ni faras multajn aĵojn   Ĥimerojn ni eltrikas,
kaj serĉas multajn sciojn   Kaj artajn elpensaĵojn,   Ni multe artifikas
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5.) La Dian savon vidu   5. Vidigu, Dio, savon,
la Savon, ne plu fidi   Ni nur kaj ni ne fidu   Pasem' ne veku ravon,
vantaĵojn de l' pasem'!   je vanta iluzi’!   Ne ĝoju ni pro glor'!
Nin faru simpl-animaj,   Ni malfieraj iĝu,   Fariĝu malafektaj
infane Dio-timaj   Ni ĝoju kaj piiĝu,   Ni kaj al vi respektaj,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infan-egalaj estu ni!   Infane gaju nia kor'!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi gracu, sen ĉagreni
el mond' nin volu preni   El tiu mond’, ĉagrenu   El mondo nin forpreni
per milda morto for.   Ni ne pro tio ĉi!   Al fin' per milda mort'!
Nin tiam al ĉielo   Kaj kiam vi nin prenos,   Kaj post forpren' fidele
venigu, al la celo:   Ho faru, ke ni venos   Hejmigu nin ĉiele,
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   En vian regnon, kara Di’!   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Kuŝiĝu do kun pio
Vin nokta vent' ne tuŝu,   Trankvile endormiĝu!   Vi en la nom' de Dio,
dum ŝirmas anĝelar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;   Jam fridas nokta vent'.
Indulgu, Di', nin grace,   Vin gardos nia Dio.   Per punoj, Di', ne ĝenu,
por ke nun dormu pace   Li regas super ĉio.   Per dolĉa dorm' nin benu,
ni kaj malsana la najbar'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!