Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun leviĝis,
orpompas surĉiele   La steloj eklumiĝis,
la steloj al l'okul'.   Subiĝis jam la sun’.
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. La mondo ŝajnas kiel
sub la krepusk-vualo   Hejmeca ĉambro, tiel
trankvile kvazaŭ lag'.   Trankvila estas ĝi.
Por vi jen la permeso   Dormante ĉiun penon,
fordormi en forgeso   Aflikton kaj ĉagrenon
la malbonaĵojn de la tag'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
3. La luno nur duone   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Prezentas sin impone;   Tre eta fora stelo,
ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen egas ĝi!
Facile ni priridas   Ja estas ofte aĵo
aferon, se ni vidas   Por ni nur ridindaĵo;
nur parton de la plena ver'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. Homidoj ni fieraj   4.) Ni homaj fieruloj,
pekuloj nur, mizeraj;   Mizeraj ni pekuloj,
ne multon scias ni.   Malmulton scias ni!
Ni teksas iluziojn   Ni faras multajn aĵojn
kaj serĉas multajn sciojn   Kaj artajn elpensaĵojn,
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5.) La Dian savon vidu
la Savon, ne plu fidi   Ni nur kaj ni ne fidu
vantaĵojn de l' pasem'!   je vanta iluzi’!
Nin faru simpl-animaj,   Ni malfieraj iĝu,
infane Dio-timaj   Ni ĝoju kaj piiĝu,
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infan-egalaj estu ni!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6.) Finfine vi nin prenu
el mond' nin volu preni   El tiu mond’, ĉagrenu
per milda morto for.   Ni ne pro tio ĉi!
Nin tiam al ĉielo   Kaj kiam vi nin prenos,
venigu, al la celo:   Ho faru, ke ni venos
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
Vin nokta vent' ne tuŝu,   Trankvile endormiĝu!
dum ŝirmas anĝelar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Indulgu, Di', nin grace,   Vin gardos nia Dio.
por ke nun dormu pace   Li regas super ĉio.
ni kaj malsana la najbar'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!