Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt       tradukita de Joachim Gießner
 
1. Leviĝas luno; hele   1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno jam leviĝis,
orpompas surĉiele   Die goldnen Sternlein prangen   steletoj ekheliĝis,
la steloj al l'okul'.   Am Himmel hell und klar;   ravante homojn nin.
Arbaro mute revas;   Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   Und aus den Wiesen steiget   kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   Der weisse Nebel wunderbar.   nebulo pala levas sin.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   Wie ist die Welt so stille   2. Neniu vento blovas,
sub la krepusk-vualo   Und in der Dämmrung Hülle   la mond' ne plu sin movas
trankvile kvazaŭ lag'.   So traulich und so hold!   sub paca, klara lun'.
Por vi jen la permeso   Als eine stille Kammer,   Nun petu noktan benon,
fordormi en forgeso   Wo ihr des Tages Jammer   de l'tago la ĉagrenon
la malbonaĵojn de la tag'.   Verschlafen und vergessen sollt.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3. La luno nur duone   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Jen luno sur ĉielo
Prezentas sin impone;   Er ist nur halb zu sehen   en brila ronda belo
ĝi tamen estas sfer':   Und ist doch rund und schön!   duon-videbla nur.1)
Facile ni priridas   So sind wohl manche Sachen,   Ĉar multon ni ne vidas,
aferon, se ni vidas   Die wir getrost belachen,   ni ofte ĝin priridas,
nur parton de la plena ver'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. Homidoj ni fieraj   3. Wir stolze Menschenkinder   4. .....................
pekuloj nur, mizeraj;   Sind eitel arme Sünder   ........................
ne multon scias ni.   Und wissen gar nicht viel;   ........................
Ni teksas iluziojn   Wir spinnen Luftgespinste   ........................
kaj serĉas multajn sciojn   Und suchen viele Künste   ........................
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.   ........................
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. .....................
la Savon, ne plu fidi   Auf nichts Vergänglichs trauen,   ........................
vantaĵojn de l' pasem'!   Nicht Eitelkeit uns freun!   ........................
Nin faru simpl-animaj,   Laß uns einfältig werden   ........................
infane Dio-timaj   Und vor dir hier auf Erden   ........................
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   ........................
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   5. Wollst endlich sonder Grämen   6. .....................
el mond' nin volu preni   Aus dieser Welt uns nehmen   ........................
per milda morto for.   Durch einen sanften Tod!   ........................
Nin tiam al ĉielo   Und, wenn du uns genommen,   ........................
venigu, al la celo:   Laß uns in Himmel kommen,   ........................
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Du unser Herr und unser Gott!   ........................
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Ĉe l'fino de la tago
Vin nokta vent' ne tuŝu,   In Gottes Namen nieder;   kuŝigu vin sen plago,
dum ŝirmas anĝelar'.   Kalt ist der Abendhauch.   silentas la anim'.
Indulgu, Di', nin grace,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Ne punu nian faron,
por ke nun dormu pace   Und laß uns ruhig schlafen!   sed nin kaj la najbaron
ni kaj malsana la najbar'.   Und unsern kranken Nachbar auch!   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
        1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.