Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. Leviĝas luno; hele
orpompas surĉiele
la steloj al l'okul'.
Arbaro mute revas;
el la herbej' sin levas
mirinde blanka la nebul'
 
2. Ripozas mont' kaj valo
sub la krepusk-vualo
trankvile kvazaŭ lag'.
Por vi jen la permeso
fordormi en forgeso
la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. La luno nur duone
Prezentas sin impone;
ĝi tamen estas sfer':
Facile ni priridas
aferon, se ni vidas
nur parton de la plena ver'.
 
4. Homidoj ni fieraj
pekuloj nur, mizeraj;
ne multon scias ni.
Ni teksas iluziojn
kaj serĉas multajn sciojn
kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi
la Savon, ne plu fidi
vantaĵojn de l' pasem'!
Nin faru simpl-animaj,
infane Dio-timaj
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,
el mond' nin volu preni
per milda morto for.
Nin tiam al ĉielo
venigu, al la celo:
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Vin nokta vent' ne tuŝu,
dum ŝirmas anĝelar'.
Indulgu, Di', nin grace,
por ke nun dormu pace
ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.