Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Joachim Gießner
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,
Steletoj ekheliĝis,   steletoj ekheliĝis,
Ravante homojn nin;   ravante homojn nin.
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo
Nebulo pala levas sin.   nebulo pala levas sin.
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. Neniu vento blovas,
Kaj kiel ŝajnas eta   la mond' ne plu sin movas
Krepuska en kovril';   sub paca, klara lun'.
Por ke vi en ĉambreto   Nun petu noktan benon,
Samkiel infaneto   de l'tago la ĉagrenon
Senzorge dormu en lulil'.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3. Rigardu nun la lunon,   3. Jen luno sur ĉielo
Vi vidas nur duonon,   en brila ronda belo
Sed tamen ronda ĝi.   duon-videbla nur.1)
Ni ofte ion ridas,   Ĉar multon ni ne vidas,
Ĉar ni ne klare vidas,   ni ofte ĝin priridas,
Ke ĉie regas harmoni'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. .....................   4. .....................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
 
5. .....................   5. .....................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
 
6. .....................   6. .....................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Ĉe l'fino de la tago
De bona Di' ŝirmataj   kuŝigu vin sen plago,
Kun tuta la homar'.   silentas la anim'.
Kar-Dio ne nin punu,   Ne punu nian faron,
Trankvilan dormon donu   sed nin kaj la najbaron
Kaj al malsana la najbar'!   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
    1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.