Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,
Steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,
Ravante homojn nin;   la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo
Nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,
Kaj kiel ŝajnas eta   sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas
Krepuska en kovril';   trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.
Por ke vi en ĉambreto   Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,
Samkiel infaneto   fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon
Senzorge dormu en lulil'.   la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3. Rigardu nun la lunon,   3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo
Vi vidas nur duonon,   Prezentas sin impone;   en brila ronda belo
Sed tamen ronda ĝi.   ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.1)
Ni ofte ion ridas,   Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,
Ĉar ni ne klare vidas,   aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,
Ke ĉie regas harmoni'.   nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................
........................   pekuloj nur, mizeraj;   ........................
........................   ne multon scias ni.   ........................
........................   Ni teksas iluziojn   ........................
........................   kaj serĉas multajn sciojn   ........................
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................
........................   la Savon, ne plu fidi   ........................
........................   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................
........................   Nin faru simpl-animaj,   ........................
........................   infane Dio-timaj   ........................
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................
........................   el mond' nin volu preni   ........................
........................   per milda morto for.   ........................
........................   Nin tiam al ĉielo   ........................
........................   venigu, al la celo:   ........................
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago
De bona Di' ŝirmataj   Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,
Kun tuta la homar'.   dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.
Kar-Dio ne nin punu,   Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,
Trankvilan dormon donu   por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron
Kaj al malsana la najbar'!   ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
        1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.