Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Guido Holz
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun ekhelas,
Steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele   Steletoj oraj belas
Ravante homojn nin;   la steloj al l'okul'.   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   L'arbaro nigra revas,
Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   Kaj el herbejo levas
Nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Silenta estas mondo
Kaj kiel ŝajnas eta   sub la krepusk-vualo   Kaj en krepuska rondo
Krepuska en kovril';   trankvile kvazaŭ lag'.   Hejmecas kun favor'!
Por ke vi en ĉambreto   Por vi jen la permeso   Similas kalman ĉelon,
Samkiel infaneto   fordormi en forgeso   En kiu vi kverelon
Senzorge dormu en lulil'.   la malbonaĵojn de la tag'.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. Rigardu nun la lunon,   3. La luno nur duone   3. Ĉu vi la lunon konas?
Vi vidas nur duonon,   Prezentas sin impone;   Aspekto nur duonas,
Sed tamen ronda ĝi.   ĝi tamen estas sfer':   Sed rondas ĝi en bel'.
Ni ofte ion ridas,   Facile ni priridas   Do ankaŭ estas multo,
Ĉar ni ne klare vidas,   aferon, se ni vidas   Loganta al insulto,
Ke ĉie regas harmoni'.   nur parton de la plena ver'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj   4. Ni homoj tiel vantaj
........................   pekuloj nur, mizeraj;   Ja estas nur pekantaj,
........................   ne multon scias ni.   Malvasta nia sci';
........................   Ni teksas iluziojn   Ĥimerojn ni eltrikas,
........................   kaj serĉas multajn sciojn   Ni multe artifikas
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. Vidigu, Dio, savon,
........................   la Savon, ne plu fidi   Pasem' ne veku ravon,
........................   vantaĵojn de l' pasem'!   Ne ĝoju ni pro glor'!
........................   Nin faru simpl-animaj,   Fariĝu malafektaj
........................   infane Dio-timaj   Ni kaj al vi respektaj,
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infane gaju nia kor'!
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. Vi gracu, sen ĉagreni
........................   el mond' nin volu preni   El mondo nin forpreni
........................   per milda morto for.   Al fin' per milda mort'!
........................   Nin tiam al ĉielo   Kaj post forpren' fidele
........................   venigu, al la celo:   Hejmigu nin ĉiele,
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Kuŝiĝu do kun pio
De bona Di' ŝirmataj   Vin nokta vent' ne tuŝu,   Vi en la nom' de Dio,
Kun tuta la homar'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Jam fridas nokta vent'.
Kar-Dio ne nin punu,   Indulgu, Di', nin grace,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Trankvilan dormon donu   por ke nun dormu pace   Per dolĉa dorm' nin benu,
Kaj al malsana la najbar'!   ni kaj malsana la najbar'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.