Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
Steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele
Ravante homojn nin;   la steloj al l'okul'.
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
Nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. Ripozas mont' kaj valo
Kaj kiel ŝajnas eta   sub la krepusk-vualo
Krepuska en kovril';   trankvile kvazaŭ lag'.
Por ke vi en ĉambreto   Por vi jen la permeso
Samkiel infaneto   fordormi en forgeso
Senzorge dormu en lulil'.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. Rigardu nun la lunon,   3. La luno nur duone
Vi vidas nur duonon,   Prezentas sin impone;
Sed tamen ronda ĝi.   ĝi tamen estas sfer':
Ni ofte ion ridas,   Facile ni priridas
Ĉar ni ne klare vidas,   aferon, se ni vidas
Ke ĉie regas harmoni'.   nur parton de la plena ver'.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj
........................   pekuloj nur, mizeraj;
........................   ne multon scias ni.
........................   Ni teksas iluziojn
........................   kaj serĉas multajn sciojn
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi
........................   la Savon, ne plu fidi
........................   vantaĵojn de l' pasem'!
........................   Nin faru simpl-animaj,
........................   infane Dio-timaj
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,
........................   el mond' nin volu preni
........................   per milda morto for.
........................   Nin tiam al ĉielo
........................   venigu, al la celo:
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
De bona Di' ŝirmataj   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Kun tuta la homar'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Kar-Dio ne nin punu,   Indulgu, Di', nin grace,
Trankvilan dormon donu   por ke nun dormu pace
Kaj al malsana la najbar'!   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.