Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Guido Holz
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
Steletoj ekheliĝis,   La steloj eklumiĝis,   Steletoj oraj belas
Ravante homojn nin;   Subiĝis jam la sun’.   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
Kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
Nebulo pala levas sin.   Nebulo blanka kuŝas nun.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. La mondo ŝajnas kiel   2. Silenta estas mondo
Kaj kiel ŝajnas eta   Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj en krepuska rondo
Krepuska en kovril';   Trankvila estas ĝi.   Hejmecas kun favor'!
Por ke vi en ĉambreto   Dormante ĉiun penon,   Similas kalman ĉelon,
Samkiel infaneto   Aflikton kaj ĉagrenon   En kiu vi kverelon
Senzorge dormu en lulil'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   De l'tago dorme pelu for.
 
3. Rigardu nun la lunon,   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?
Vi vidas nur duonon,   Tre eta fora stelo,   Aspekto nur duonas,
Sed tamen ronda ĝi.   Sed tamen egas ĝi!   Sed rondas ĝi en bel'.
Ni ofte ion ridas,   Ja estas ofte aĵo   Do ankaŭ estas multo,
Ĉar ni ne klare vidas,   Por ni nur ridindaĵo;   Loganta al insulto,
Ke ĉie regas harmoni'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. .....................   4.) Ni homaj fieruloj,   4. Ni homoj tiel vantaj
........................   Mizeraj ni pekuloj,   Ja estas nur pekantaj,
........................   Malmulton scias ni!   Malvasta nia sci';
........................   Ni faras multajn aĵojn   Ĥimerojn ni eltrikas,
........................   Kaj artajn elpensaĵojn,   Ni multe artifikas
........................   Sed vana estas tio ĉi.   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. .....................   5.) La Dian savon vidu   5. Vidigu, Dio, savon,
........................   Ni nur kaj ni ne fidu   Pasem' ne veku ravon,
........................   je vanta iluzi’!   Ne ĝoju ni pro glor'!
........................   Ni malfieraj iĝu,   Fariĝu malafektaj
........................   Ni ĝoju kaj piiĝu,   Ni kaj al vi respektaj,
........................   Infan-egalaj estu ni!   Infane gaju nia kor'!
 
6. .....................   6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi gracu, sen ĉagreni
........................   El tiu mond’, ĉagrenu   El mondo nin forpreni
........................   Ni ne pro tio ĉi!   Al fin' per milda mort'!
........................   Kaj kiam vi nin prenos,   Kaj post forpren' fidele
........................   Ho faru, ke ni venos   Hejmigu nin ĉiele,
........................   En vian regnon, kara Di’!   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Kuŝiĝu do kun pio
De bona Di' ŝirmataj   Trankvile endormiĝu!   Vi en la nom' de Dio,
Kun tuta la homar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;   Jam fridas nokta vent'.
Kar-Dio ne nin punu,   Vin gardos nia Dio.   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Trankvilan dormon donu   Li regas super ĉio.   Per dolĉa dorm' nin benu,
Kaj al malsana la najbar'!   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!