Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner
 
1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,
Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,
En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.
L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo
Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.
 
2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,
Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas
Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.
Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,
En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon
De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo
Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;   en brila ronda belo
Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.1)
Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,
Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,
Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................
Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;   ........................
Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.   ........................
Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn   ........................
Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn   ........................
Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................
Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi   ........................
Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................
Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,   ........................
Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj   ........................
Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................
El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni   ........................
Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.   ........................
Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo   ........................
Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:   ........................
Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago
Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,
Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,
Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron
Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
        1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.