Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Otto Bonte
 
1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,
Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele   Steletoj ekheliĝis,
En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.   Ravante homojn nin;
L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo
Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'   Nebulo pala levas sin.
 
2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Ho, mondo la kvieta,
Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo   Kaj kiel ŝajnas eta
Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.   Krepuska en kovril';
Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso   Por ke vi en ĉambreto
En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso   Samkiel infaneto
De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone   3. Rigardu nun la lunon,
Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;   Vi vidas nur duonon,
Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen ronda ĝi.
Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas   Ni ofte ion ridas,
Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas   Ĉar ni ne klare vidas,
Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................
Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;   ........................
Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.   ........................
Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn   ........................
Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn   ........................
Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................
Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi   ........................
Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................
Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,   ........................
Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj   ........................
Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................
El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni   ........................
Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.   ........................
Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo   ........................
Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:   ........................
Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   De bona Di' ŝirmataj
Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Kun tuta la homar'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,   Kar-Dio ne nin punu,
Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace   Trankvilan dormon donu
Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.