eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Joachim Gießner | |||
1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | |||
En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | |||
L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | |||
Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | |||
Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | |||
2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | |||
Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | |||
Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | |||
Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | |||
En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | |||
De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | |||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | |||
Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | |||
Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | |||
Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | |||
Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | |||
Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | |||
Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | |||
Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | ........................ | |||
Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | |||
Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | |||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | |||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | |||
Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | |||
Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | ........................ | |||
Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | |||
Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | |||
Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | |||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | |||
El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | |||
Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | |||
Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | |||
Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | ........................ | |||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | |||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||
Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | |||
Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | |||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | |||
Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | |||
Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |