Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun leviĝis,
Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele   La steloj eklumiĝis,
En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.   Subiĝis jam la sun’.
L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo
Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo   2. La mondo ŝajnas kiel
Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo   Hejmeca ĉambro, tiel
Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.   Trankvila estas ĝi.
Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso   Dormante ĉiun penon,
En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso   Aflikton kaj ĉagrenon
De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;   Tre eta fora stelo,
Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen egas ĝi!
Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas   Ja estas ofte aĵo
Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas   Por ni nur ridindaĵo;
Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj   4.) Ni homaj fieruloj,
Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;   Mizeraj ni pekuloj,
Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.   Malmulton scias ni!
Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn   Ni faras multajn aĵojn
Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn   Kaj artajn elpensaĵojn,
Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi   5.) La Dian savon vidu
Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi   Ni nur kaj ni ne fidu
Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!   je vanta iluzi’!
Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,   Ni malfieraj iĝu,
Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj   Ni ĝoju kaj piiĝu,
Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infan-egalaj estu ni!
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6.) Finfine vi nin prenu
El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni   El tiu mond’, ĉagrenu
Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.   Ni ne pro tio ĉi!
Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo   Kaj kiam vi nin prenos,
Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:   Ho faru, ke ni venos
Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   Trankvile endormiĝu!
Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,   Vin gardos nia Dio.
Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace   Li regas super ĉio.
Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
        1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!