Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele
Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele
En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.
L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;
Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas
Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'
 
2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo
Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo
Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.
Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso
En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso
De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone
Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;
Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':
Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas
Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas
Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj
Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;
Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.
Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn
Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn
Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi
Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi
Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!
Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,
Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj
Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,
El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni
Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.
Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo
Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:
Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,
Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace
Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.