Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
La steloj eklumiĝis,   steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas
Subiĝis jam la sun’.   ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
Nebulo blanka kuŝas nun.   nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo
Hejmeca ĉambro, tiel   la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo
Trankvila estas ĝi.   sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!
Dormante ĉiun penon,   Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,
Aflikton kaj ĉagrenon   de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?
Tre eta fora stelo,   en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,
Sed tamen egas ĝi!   duon-videbla nur.2)   Sed rondas ĝi en bel'.
Ja estas ofte aĵo   Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,
Por ni nur ridindaĵo;   ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj
Mizeraj ni pekuloj,   ........................   Ja estas nur pekantaj,
Malmulton scias ni!   ........................   Malvasta nia sci';
Ni faras multajn aĵojn   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,
Kaj artajn elpensaĵojn,   ........................   Ni multe artifikas
Sed vana estas tio ĉi.   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5.) La Dian savon vidu   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,
Ni nur kaj ni ne fidu   ........................   Pasem' ne veku ravon,
je vanta iluzi’!   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!
Ni malfieraj iĝu,   ........................   Fariĝu malafektaj
Ni ĝoju kaj piiĝu,   ........................   Ni kaj al vi respektaj,
Infan-egalaj estu ni!   ........................   Infane gaju nia kor'!
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni
El tiu mond’, ĉagrenu   ........................   El mondo nin forpreni
Ni ne pro tio ĉi!   ........................   Al fin' per milda mort'!
Kaj kiam vi nin prenos,   ........................   Kaj post forpren' fidele
Ho faru, ke ni venos   ........................   Hejmigu nin ĉiele,
En vian regnon, kara Di’!   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio
Trankvile endormiĝu!   kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,
Noktiĝas ĉie ĉi;   silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.
Vin gardos nia Dio.   Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Li regas super ĉio.   sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
  2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.