Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Otto Bonte
 
1. La luno nun leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,
La steloj eklumiĝis,   orpompas surĉiele   Steletoj ekheliĝis,
Subiĝis jam la sun’.   la steloj al l'okul'.   Ravante homojn nin;
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo
Nebulo blanka kuŝas nun.   mirinde blanka la nebul'   Nebulo pala levas sin.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Ho, mondo la kvieta,
Hejmeca ĉambro, tiel   sub la krepusk-vualo   Kaj kiel ŝajnas eta
Trankvila estas ĝi.   trankvile kvazaŭ lag'.   Krepuska en kovril';
Dormante ĉiun penon,   Por vi jen la permeso   Por ke vi en ĉambreto
Aflikton kaj ĉagrenon   fordormi en forgeso   Samkiel infaneto
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   la malbonaĵojn de la tag'.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. La luno nur duone   3. Rigardu nun la lunon,
Tre eta fora stelo,   Prezentas sin impone;   Vi vidas nur duonon,
Sed tamen egas ĝi!   ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen ronda ĝi.
Ja estas ofte aĵo   Facile ni priridas   Ni ofte ion ridas,
Por ni nur ridindaĵo;   aferon, se ni vidas   Ĉar ni ne klare vidas,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   nur parton de la plena ver'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................
Mizeraj ni pekuloj,   pekuloj nur, mizeraj;   ........................
Malmulton scias ni!   ne multon scias ni.   ........................
Ni faras multajn aĵojn   Ni teksas iluziojn   ........................
Kaj artajn elpensaĵojn,   kaj serĉas multajn sciojn   ........................
Sed vana estas tio ĉi.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................
 
5.) La Dian savon vidu   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................
Ni nur kaj ni ne fidu   la Savon, ne plu fidi   ........................
je vanta iluzi’!   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................
Ni malfieraj iĝu,   Nin faru simpl-animaj,   ........................
Ni ĝoju kaj piiĝu,   infane Dio-timaj   ........................
Infan-egalaj estu ni!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................
El tiu mond’, ĉagrenu   el mond' nin volu preni   ........................
Ni ne pro tio ĉi!   per milda morto for.   ........................
Kaj kiam vi nin prenos,   Nin tiam al ĉielo   ........................
Ho faru, ke ni venos   venigu, al la celo:   ........................
En vian regnon, kara Di’!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Trankvile endormiĝu!   Vin nokta vent' ne tuŝu,   De bona Di' ŝirmataj
Noktiĝas ĉie ĉi;   dum ŝirmas anĝelar'.   Kun tuta la homar'.
Vin gardos nia Dio.   Indulgu, Di', nin grace,   Kar-Dio ne nin punu,
Li regas super ĉio.   por ke nun dormu pace   Trankvilan dormon donu
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   ni kaj malsana la najbar'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!