Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno nun leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
La steloj eklumiĝis,   orpompas surĉiele
Subiĝis jam la sun’.   la steloj al l'okul'.
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
Nebulo blanka kuŝas nun.   mirinde blanka la nebul'
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ripozas mont' kaj valo
Hejmeca ĉambro, tiel   sub la krepusk-vualo
Trankvila estas ĝi.   trankvile kvazaŭ lag'.
Dormante ĉiun penon,   Por vi jen la permeso
Aflikton kaj ĉagrenon   fordormi en forgeso
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. La luno nur duone
Tre eta fora stelo,   Prezentas sin impone;
Sed tamen egas ĝi!   ĝi tamen estas sfer':
Ja estas ofte aĵo   Facile ni priridas
Por ni nur ridindaĵo;   aferon, se ni vidas
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   nur parton de la plena ver'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Homidoj ni fieraj
Mizeraj ni pekuloj,   pekuloj nur, mizeraj;
Malmulton scias ni!   ne multon scias ni.
Ni faras multajn aĵojn   Ni teksas iluziojn
Kaj artajn elpensaĵojn,   kaj serĉas multajn sciojn
Sed vana estas tio ĉi.   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5.) La Dian savon vidu   5. Ho Di', nin lasu vidi
Ni nur kaj ni ne fidu   la Savon, ne plu fidi
je vanta iluzi’!   vantaĵojn de l' pasem'!
Ni malfieraj iĝu,   Nin faru simpl-animaj,
Ni ĝoju kaj piiĝu,   infane Dio-timaj
Infan-egalaj estu ni!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi fine, sen ĉagreni,
El tiu mond’, ĉagrenu   el mond' nin volu preni
Ni ne pro tio ĉi!   per milda morto for.
Kaj kiam vi nin prenos,   Nin tiam al ĉielo
Ho faru, ke ni venos   venigu, al la celo:
En vian regnon, kara Di’!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Trankvile endormiĝu!   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Noktiĝas ĉie ĉi;   dum ŝirmas anĝelar'.
Vin gardos nia Dio.   Indulgu, Di', nin grace,
Li regas super ĉio.   por ke nun dormu pace
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!