Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Guido Holz   tradukita de Joachim Gießner
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,
La steloj eklumiĝis,   Steletoj oraj belas   steletoj ekheliĝis,
Subiĝis jam la sun’.   En la ĉiela klar';   ravante homojn nin.
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   kaj super la kamparo
Nebulo blanka kuŝas nun.   Mirige sin nebula mar'.   nebulo pala levas sin.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Silenta estas mondo   2. Neniu vento blovas,
Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj en krepuska rondo   la mond' ne plu sin movas
Trankvila estas ĝi.   Hejmecas kun favor'!   sub paca, klara lun'.
Dormante ĉiun penon,   Similas kalman ĉelon,   Nun petu noktan benon,
Aflikton kaj ĉagrenon   En kiu vi kverelon   de l'tago la ĉagrenon
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   De l'tago dorme pelu for.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Jen luno sur ĉielo
Tre eta fora stelo,   Aspekto nur duonas,   en brila ronda belo
Sed tamen egas ĝi!   Sed rondas ĝi en bel'.   duon-videbla nur.2)
Ja estas ofte aĵo   Do ankaŭ estas multo,   Ĉar multon ni ne vidas,
Por ni nur ridindaĵo;   Loganta al insulto,   ni ofte ĝin priridas,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Okulojn ĝenas la malhel'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................
Mizeraj ni pekuloj,   Ja estas nur pekantaj,   ........................
Malmulton scias ni!   Malvasta nia sci';   ........................
Ni faras multajn aĵojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................
Kaj artajn elpensaĵojn,   Ni multe artifikas   ........................
Sed vana estas tio ĉi.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................
 
5.) La Dian savon vidu   5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................
Ni nur kaj ni ne fidu   Pasem' ne veku ravon,   ........................
je vanta iluzi’!   Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................
Ni malfieraj iĝu,   Fariĝu malafektaj   ........................
Ni ĝoju kaj piiĝu,   Ni kaj al vi respektaj,   ........................
Infan-egalaj estu ni!   Infane gaju nia kor'!   ........................
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................
El tiu mond’, ĉagrenu   El mondo nin forpreni   ........................
Ni ne pro tio ĉi!   Al fin' per milda mort'!   ........................
Kaj kiam vi nin prenos,   Kaj post forpren' fidele   ........................
Ho faru, ke ni venos   Hejmigu nin ĉiele,   ........................
En vian regnon, kara Di’!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ĉe l'fino de la tago
Trankvile endormiĝu!   Vi en la nom' de Dio,   kuŝigu vin sen plago,
Noktiĝas ĉie ĉi;   Jam fridas nokta vent'.   silentas la anim'.
Vin gardos nia Dio.   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Ne punu nian faron,
Li regas super ĉio.   Per dolĉa dorm' nin benu,   sed nin kaj la najbaron
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Najbaron ankaŭ en turment'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
      2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.