Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Guido Holz   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele
La steloj eklumiĝis,   Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele
Subiĝis jam la sun’.   En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;
Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas
Nebulo blanka kuŝas nun.   Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo
Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo
Trankvila estas ĝi.   Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.
Dormante ĉiun penon,   Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso
Aflikton kaj ĉagrenon   En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone
Tre eta fora stelo,   Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;
Sed tamen egas ĝi!   Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':
Ja estas ofte aĵo   Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas
Por ni nur ridindaĵo;   Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj
Mizeraj ni pekuloj,   Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;
Malmulton scias ni!   Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.
Ni faras multajn aĵojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn
Kaj artajn elpensaĵojn,   Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn
Sed vana estas tio ĉi.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5.) La Dian savon vidu   5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi
Ni nur kaj ni ne fidu   Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi
je vanta iluzi’!   Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!
Ni malfieraj iĝu,   Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,
Ni ĝoju kaj piiĝu,   Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj
Infan-egalaj estu ni!   Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,
El tiu mond’, ĉagrenu   El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni
Ni ne pro tio ĉi!   Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.
Kaj kiam vi nin prenos,   Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo
Ho faru, ke ni venos   Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:
En vian regnon, kara Di’!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Trankvile endormiĝu!   Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Noktiĝas ĉie ĉi;   Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Vin gardos nia Dio.   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,
Li regas super ĉio.   Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!