Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Guido Holz   tradukita de Otto Bonte
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,
Die goldnen Sternlein prangen   orpompas surĉiele   Steletoj oraj belas   Steletoj ekheliĝis,
Am Himmel hell und klar;   la steloj al l'okul'.   En la ĉiela klar';   Ravante homojn nin;
Der Wald steht schwarz und schweiget,   Arbaro mute revas;   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Und aus den Wiesen steiget   el la herbej' sin levas   Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
Der weisse Nebel wunderbar.   mirinde blanka la nebul'   Mirige sin nebula mar'.   Nebulo pala levas sin.
 
Wie ist die Welt so stille   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Silenta estas mondo   2. Ho, mondo la kvieta,
Und in der Dämmrung Hülle   sub la krepusk-vualo   Kaj en krepuska rondo   Kaj kiel ŝajnas eta
So traulich und so hold!   trankvile kvazaŭ lag'.   Hejmecas kun favor'!   Krepuska en kovril';
Als eine stille Kammer,   Por vi jen la permeso   Similas kalman ĉelon,   Por ke vi en ĉambreto
Wo ihr des Tages Jammer   fordormi en forgeso   En kiu vi kverelon   Samkiel infaneto
Verschlafen und vergessen sollt.   la malbonaĵojn de la tag'.   De l'tago dorme pelu for.   Senzorge dormu en lulil'.
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. La luno nur duone   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Rigardu nun la lunon,
Er ist nur halb zu sehen   Prezentas sin impone;   Aspekto nur duonas,   Vi vidas nur duonon,
Und ist doch rund und schön!   ĝi tamen estas sfer':   Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen ronda ĝi.
So sind wohl manche Sachen,   Facile ni priridas   Do ankaŭ estas multo,   Ni ofte ion ridas,
Die wir getrost belachen,   aferon, se ni vidas   Loganta al insulto,   Ĉar ni ne klare vidas,
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   nur parton de la plena ver'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4. Homidoj ni fieraj   4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................
Sind eitel arme Sünder   pekuloj nur, mizeraj;   Ja estas nur pekantaj,   ........................
Und wissen gar nicht viel;   ne multon scias ni.   Malvasta nia sci';   ........................
Wir spinnen Luftgespinste   Ni teksas iluziojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................
Und suchen viele Künste   kaj serĉas multajn sciojn   Ni multe artifikas   ........................
Und kommen weiter von dem Ziel.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................
Auf nichts Vergänglichs trauen,   la Savon, ne plu fidi   Pasem' ne veku ravon,   ........................
Nicht Eitelkeit uns freun!   vantaĵojn de l' pasem'!   Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................
Laß uns einfältig werden   Nin faru simpl-animaj,   Fariĝu malafektaj   ........................
Und vor dir hier auf Erden   infane Dio-timaj   Ni kaj al vi respektaj,   ........................
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infane gaju nia kor'!   ........................
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................
Aus dieser Welt uns nehmen   el mond' nin volu preni   El mondo nin forpreni   ........................
Durch einen sanften Tod!   per milda morto for.   Al fin' per milda mort'!   ........................
Und, wenn du uns genommen,   Nin tiam al ĉielo   Kaj post forpren' fidele   ........................
Laß uns in Himmel kommen,   venigu, al la celo:   Hejmigu nin ĉiele,   ........................
Du unser Herr und unser Gott!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
In Gottes Namen nieder;   Vin nokta vent' ne tuŝu,   Vi en la nom' de Dio,   De bona Di' ŝirmataj
Kalt ist der Abendhauch.   dum ŝirmas anĝelar'.   Jam fridas nokta vent'.   Kun tuta la homar'.
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Indulgu, Di', nin grace,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Kar-Dio ne nin punu,
Und laß uns ruhig schlafen!   por ke nun dormu pace   Per dolĉa dorm' nin benu,   Trankvilan dormon donu
Und unsern kranken Nachbar auch!   ni kaj malsana la najbar'.   Najbaron ankaŭ en turment'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.