Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno nun leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
Die goldnen Sternlein prangen   La steloj eklumiĝis,   orpompas surĉiele
Am Himmel hell und klar;   Subiĝis jam la sun’.   la steloj al l'okul'.
Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
Und aus den Wiesen steiget   Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
Der weisse Nebel wunderbar.   Nebulo blanka kuŝas nun.   mirinde blanka la nebul'
 
Wie ist die Welt so stille   2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ripozas mont' kaj valo
Und in der Dämmrung Hülle   Hejmeca ĉambro, tiel   sub la krepusk-vualo
So traulich und so hold!   Trankvila estas ĝi.   trankvile kvazaŭ lag'.
Als eine stille Kammer,   Dormante ĉiun penon,   Por vi jen la permeso
Wo ihr des Tages Jammer   Aflikton kaj ĉagrenon   fordormi en forgeso
Verschlafen und vergessen sollt.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   la malbonaĵojn de la tag'.
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. La luno nur duone
Er ist nur halb zu sehen   Tre eta fora stelo,   Prezentas sin impone;
Und ist doch rund und schön!   Sed tamen egas ĝi!   ĝi tamen estas sfer':
So sind wohl manche Sachen,   Ja estas ofte aĵo   Facile ni priridas
Die wir getrost belachen,   Por ni nur ridindaĵo;   aferon, se ni vidas
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   nur parton de la plena ver'.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4.) Ni homaj fieruloj,   4. Homidoj ni fieraj
Sind eitel arme Sünder   Mizeraj ni pekuloj,   pekuloj nur, mizeraj;
Und wissen gar nicht viel;   Malmulton scias ni!   ne multon scias ni.
Wir spinnen Luftgespinste   Ni faras multajn aĵojn   Ni teksas iluziojn
Und suchen viele Künste   Kaj artajn elpensaĵojn,   kaj serĉas multajn sciojn
Und kommen weiter von dem Ziel.   Sed vana estas tio ĉi.   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5.) La Dian savon vidu   5. Ho Di', nin lasu vidi
Auf nichts Vergänglichs trauen,   Ni nur kaj ni ne fidu   la Savon, ne plu fidi
Nicht Eitelkeit uns freun!   je vanta iluzi’!   vantaĵojn de l' pasem'!
Laß uns einfältig werden   Ni malfieraj iĝu,   Nin faru simpl-animaj,
Und vor dir hier auf Erden   Ni ĝoju kaj piiĝu,   infane Dio-timaj
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   Infan-egalaj estu ni!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi fine, sen ĉagreni,
Aus dieser Welt uns nehmen   El tiu mond’, ĉagrenu   el mond' nin volu preni
Durch einen sanften Tod!   Ni ne pro tio ĉi!   per milda morto for.
Und, wenn du uns genommen,   Kaj kiam vi nin prenos,   Nin tiam al ĉielo
Laß uns in Himmel kommen,   Ho faru, ke ni venos   venigu, al la celo:
Du unser Herr und unser Gott!   En vian regnon, kara Di’!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
In Gottes Namen nieder;   Trankvile endormiĝu!   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Kalt ist der Abendhauch.   Noktiĝas ĉie ĉi;   dum ŝirmas anĝelar'.
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Vin gardos nia Dio.   Indulgu, Di', nin grace,
Und laß uns ruhig schlafen!   Li regas super ĉio.   por ke nun dormu pace
Und unsern kranken Nachbar auch!   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   ni kaj malsana la najbar'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!