export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this add | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this remove | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this add | |
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this add |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
translated by Joachim Gießner | translated by Otto Bonte | translated by Manfred Retzlaff | ||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | ||
steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | ||
ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | ||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||
kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||
nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | ||
2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | ||
la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | ||
sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | ||
Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | ||
de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | ||
dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | ||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | ||
en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | ||
duon-videbla nur.1) | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | ||
Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | ||
ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | ||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | ||
4. ..................... | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | ||
........................ | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | ||
........................ | ........................ | Malmulton scias ni! | ||
........................ | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | ||
........................ | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | ||
........................ | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | ||
5. ..................... | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | ||
........................ | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | ||
........................ | ........................ | je vanta iluzi’! | ||
........................ | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | ||
........................ | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ||
........................ | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | ||
6. ..................... | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | ||
........................ | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | ||
........................ | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | ||
........................ | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | ||
........................ | ........................ | Ho faru, ke ni venos | ||
........................ | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | ||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | ||
kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | ||
silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | ||
Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | ||
sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | ||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | ||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |