Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele
steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele
ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;
kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas
nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'
 
2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo
la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo
sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.
Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso
de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso
dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone
en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;
duon-videbla nur.1)   Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':
Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas
ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas
malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.
 
4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj
........................   Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;
........................   Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.
........................   Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn
........................   Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn
........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi
........................   Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi
........................   Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!
........................   Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,
........................   Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj
........................   Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,
........................   El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni
........................   Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.
........................   Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo
........................   Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:
........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,
silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,
sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace
dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.