Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz    
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. Der Mond ist aufgegangen,
steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas   Die goldnen Sternlein prangen
ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';   Am Himmel hell und klar;
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Der Wald steht schwarz und schweiget,
kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   Und aus den Wiesen steiget
nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.   Der weisse Nebel wunderbar.
 
2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo   Wie ist die Welt so stille
la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo   Und in der Dämmrung Hülle
sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!   So traulich und so hold!
Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,   Als eine stille Kammer,
de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon   Wo ihr des Tages Jammer
dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.   Verschlafen und vergessen sollt.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -
en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,   Er ist nur halb zu sehen
duon-videbla nur.1)   Sed rondas ĝi en bel'.   Und ist doch rund und schön!
Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,   So sind wohl manche Sachen,
ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,   Die wir getrost belachen,
malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.
 
4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj   3. Wir stolze Menschenkinder
........................   Ja estas nur pekantaj,   Sind eitel arme Sünder
........................   Malvasta nia sci';   Und wissen gar nicht viel;
........................   Ĥimerojn ni eltrikas,   Wir spinnen Luftgespinste
........................   Ni multe artifikas   Und suchen viele Künste
........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.
 
5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,
........................   Pasem' ne veku ravon,   Auf nichts Vergänglichs trauen,
........................   Ne ĝoju ni pro glor'!   Nicht Eitelkeit uns freun!
........................   Fariĝu malafektaj   Laß uns einfältig werden
........................   Ni kaj al vi respektaj,   Und vor dir hier auf Erden
........................   Infane gaju nia kor'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!
 
6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni   5. Wollst endlich sonder Grämen
........................   El mondo nin forpreni   Aus dieser Welt uns nehmen
........................   Al fin' per milda mort'!   Durch einen sanften Tod!
........................   Kaj post forpren' fidele   Und, wenn du uns genommen,
........................   Hejmigu nin ĉiele,   Laß uns in Himmel kommen,
........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!   Du unser Herr und unser Gott!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio   6. So legt euch denn, ihr Brüder,
kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,   In Gottes Namen nieder;
silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.   Kalt ist der Abendhauch.
Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,
sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,   Und laß uns ruhig schlafen!
dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.   Und unsern kranken Nachbar auch!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.